Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Jubilea Skandinava kongreso 2018

Detaloj

Venontan jaron pasis 100 jaron post la unua skandinava kongreso de esperanto. Tial, kaj pro tio ke ni jam antaŭe interkonsentis kun la dana esperantoasocio DEA pri komuna kongreso, ni decidis esplori la eblecojn involvi ankaŭ la norvegan esperantoasocion NEL. NEL akceptis la inviton al komuna aranĝo, malgraŭ ke ĝia jarkunveno okazas nur ĉiun duan jaron kaj ne dum 2018.

Ni trovis ke surŝipa konferenco inter Kopenhago kaj Oslo estus kaj ekonomie favora kaj nekutima aranĝo. La konferenca pakaĵo kostas por persono po SEK 2.425 kaj inkludas ŝipvojaĝon dudirektan, 2 tranoktadojn en dividita dulita kabino (aldono por propra uzo SEK 400), 2 matenmanĝajn bufedojn, unu vespermanĝan bufedon kun trinkaĵo (biero, vino aŭ akvo), unu tri-pladan komunan vespermanĝon (trinkaĵo ne inkludita) kaj uzon de konferencsalonoj.

La ŝipo ekveturos de la DFDS-terminalo en Kopenhago je la 16.30-a horo ĵaŭde la 10-an de majo kaj revenos sabate la 12-an de majo je la 9.45-a horo.

De Oslo la ŝipo ekveturos vendrede la 11-an de majo je la 16.30-a horo kaj revenos dimanĉe la 13-an de majo je la 9.45-a horo.

Eblos elekti en kiu urbo oni volas komenci la vojaĝon.

 

DEA kaj NEL ofertos ekskurson/gvidadon en Kopenhago kaj Oslo. Ili ankaŭ mendos lokon en iu taŭga restoracio por tiuj kiuj deziras tagmanĝi (lunĉi). Informoj pri la kostoj por ekskursoj, lunĉoj kaj transportoj al kaj el la ŝipoj, en la du urboj, venos pli poste. Tiujn kostojn ni pagos surloke, en loka valuto.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012