Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Okazas hodiaŭ  

Neniu evento hodiaŭ!
   

Anoncoj  

   

Nun vizitas  

Vizitas nun 83 gastoj kaj neniu membro

   

Mesaĝoj de administrantoj

Kiom da potenco havu entreprenoj?

Detaloj

Ĉu oni povas uzi Esperanton por krei pli bonan mondon? Zamenhof certe kredis tion. Ĉu silento de tiuj kiuj pli bone scias, povas gvidi nin al pli malbona mondo? Mi certe kredas tion.

Ĝuste nun la grandaj mondaj politikaj blokoj Usono kaj la EU negocas pri kontrakto de libera komerco - TTIP. Se ĝi estas akceptata grandkompanioj havos eĉ pli da potenco kaj forto regi la mondon por siaj propraj celoj. Ili eĉ rajtos denunci naciojn al internacia korto se ili pensos ke decido de la registaro minacas la financan gajnon de la kompanio en tiu lando. 

Do, se vi ne volas ke kompanioj regu la mondon, vi havas ŝancon voĉdoni ke ili ne havos tiun rajton. Se vi parolas svede, vi povas viziti http://skiftet.org/kampanj/ttip por subskribi, sed vi certe trovos informojn en via propra lingvo se vi retserĉas.

Eble vi pensas ke tio estas politiko, kaj ni estu politike kaj religie neŭtralaj ĉi tie. Sed mi pensas ke tiu ĉi demando temas pri nia komuna, tutmonda libereco kontraŭ homoj kiuj ne konsideras homaj rajtoj kaj libereco gravaj por ni ĉiuj. Ili ne konsideras nin "granda familio" sur la tero. Tiel ili ne nur perfidas la homojn, sed ankaŭ la internan ideon de Esperanto.

 

Komento (0) Vizitoj: 18

Alirproblemoj okazis al esperanto.se-domajno

Detaloj

Problemo nun solvita.

Unua mesaĝo:

"Tio inkluzivas la informejon "Allt om esperanto" ĉe esperanto.se kaj la arkivo Kelo ĉe kelo.esperanto.se.

La problemo konsistas el du partoj. Unue ni estis iom lamaj dum la festotagoj kaj maltrafis la lastan pagotagon. Tio ĝenerale ne estas krizo kaj komence de Januaro la fakturo estis pagita. Tamen, la retejoj fermiĝis dum la 11an de Januaro.

Hodiaŭ ni ĉasadis nian gastiganton kaj evidente ili mem havis problemojn en sia ekonomia sistemo kaj ne vidis ke ni jam pagis. Laŭ la subtenuloj la retejoj ekfunkcios dum lunde la 12an de Januaro."

Komento (0) Vizitoj: 73

Bonvenon Upsalo! - Välkommen Uppsala!

Detaloj

  Det senaste tillskottet bland våra medlemsorganisationer med "egen hemsida" här är Uppsala esperantoförening. Du når den lättast med länk här till höger, eller under Subretejoj och Lokaj organizoj i huvudmenyn.

  • Allt är inte riktigt på plats än. Bättre bilder i väntan på inga bilder alls enligt planen. Ibland är det jätteenkelt att ändra på en liten grej på en sida, men ibland krävs det en grundlig utredning med rynkad panna, som i det här fallet.
  • Ett par småknepigheter till måste rättas till, som t ex färgen på texten i inloggningsfönstret. Överallt annars är texten svart, men här styrs den om och blir vit, dvs fullständigt osynlig. Det leder oss till utredning numero 2. Logga in på vilken annan sida som helst så länge...
  • Sen har vi en liten bildlänk som ligger på bloggsidan och skvalpar. Den ska också bort.

Men för övrigt - hittar du något du undrar över eller som ser konstigt ut, kontakta klubben och dess redaktörer Leif Nordenstorm och Martin Kjellin.

  La lasta aldono inter niaj membroorganizoj kun "propra retejo" ĉi tie estas la Esperantosocieto de Upsalo. Plej facile ili atingeblas per ligo en la dekstra flankmenuo, aŭ sub Subretejoj kaj Lokaj organizoj en la ĉefmenuo.

  • Ne ĉio tute pretas ankoraŭ. Pli bonaj bildoj dum atendo de neniu bildo, laŭplane. Foje estas ege simple ŝanĝi ion en paĝo, sed foje estas postulate profundan esploron kun sulka frunto, kiel ekzemple pri ĉi-tio.
  • Alia korektinda etaĵo estas la koloro en la kampoj de ensaluto. Ĉie alie en la retejo la teksto en la kampoj estas nigra, sed en tiu ĉi parto ĝi blankas, kio signifas tute nelegebla. Tio igas nin al esplorado n-ro 2. Ensalutu en iu ajn paĝo dumtempe...
  • Laste troviĝas eta bildligo en la blogpaĝo. Ĝin ni forigos.

Sed krome - se vi trovas strangaĵojn aŭ erarojn, bv kontakti la klubon kaj ties redaktoroj Leif Nordenstorm kaj Martin Kjellin.

Komento (0) Vizitoj: 207
   

Niaj membroorganizoj  

   

Om esperanto i Sverige  

   
© EsperantoSverige 2012