Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Esperanto – de ĉefurbo ĝis ĉiu lasta vilaĝo: unuafoja atuto

Detaloj

La oka tridek en sabata vespero. Salonpleno rigardas projekcian ekranon. Komenciĝas la kutima kaj konata raportaĵa programo en la ĉefa televida kanalo de Rumanio TVR1. Kiel kutime, la 20-minuta programo prezentas nur unu temon: en la 27a de septembro, la temo estis Esperanto. Tiu kanalo kaj programo estas spektata en ĉiu lasta vilaĝo de la lando; tiom ampleksa diskonigo per publika komunikilo estas unika kaj unuafoja en la historio de la rumana movado.

 La tuto fontis el postsekvoj de la OSIEK-konferenco en Braŝovo julie, iel la produktista teamo mem elektis trakti tiun temon kaj kontaktis s-inon Rodica Todor, kiu donis pliajn kontaktojn; baldaŭ la ĵurnalisto ricevis buntan dosieron da faktoj, argumentoj, kontakt-personoj kaj svarmo da retej-adresoj. La filma kaj munta procezo daŭris ĉ. du semajnojn. Aldone al vivaj intervjuoj kun deko da rumanoj – la plej konataj el tiuj gimanzia profesoro Mihai Trifoi, la prezidanto de EAR, kaj Rodica Todor, prezidantino de IFEF. Plie okazis skajpaj intervjuoj kun s-roj Sean O’Riain el Irlando (pri la kostoj de interpretado en internaciaj forumoj) kaj Ionel Oneţ el Nederlando (pri la lernfaciligaj kvalitoj de Esperanto).

La raporto estis profesinivele kunmetita (laŭ fakula prijuĝo), kovris rapide multajn terenojn kaj entiris amason da konvinka materialo el la reto: ĉina TV-raportado, klas-interŝanĝoj, la Eo-parolanta infaneto kaj multo pli. Ĝia tono estis esence pozitiva, emfazante la kulturajn valorojn, kiujn la lingvo malŝlosas. La juna prezentanto, Lucian Pirvoiu dum la intervjuoj ekaŭdis la lingvon kaj konstatis ĝian funkciadon, interalie inter anoj de la Braŝova klubo ‘Amikeco’.Kun iom da preparhelpo li fermis la prezentaĵon per du-tri frazoj en tute konvinka Esperanto.  La raporto estis registrita, kaj estas rigardebla ĉe:

 http://stiri.tvr.ro/vorbiti-esperanto--intre-ciudatenie-lingvistica-si-sistem-international-de-comunicare_50604.html

 Tiu salonpleno da spektantoj rigardintaj la raportaĵon estis kunvenintoj en Rascruci, apud Cluj-Napoca por la ĉiujara simpozio de la rumana Landa Asocio. Tuj post la elsendo koruso da poŝtelefonoj sonis, ĉirpis kaj blekis – alportantaj gratulojn al ĉiu koncernito. La bonetosa simpozio traktis multajn temojn; nelaste, kion oni faru por pli efike posttrakti la interesiĝon de intervjuo kiel tiu ĵus vidita.

 Stefan MacGill

Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012