Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Trovu nin!

Esperanto-Gården

Stiftelsev. 1

680 96 Lesjöfors

0590-309 09

e-post: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Koordinatoj:

58°N59'52" 14°E10'30"

 

GPS koordinatoj:

Latitudo 59,9811
Longitudo 14,1754

 

Eta mapo de Lesjöfors (Leŝefoŝ'):

 

Mapo de la pli grandaj ĉirkaŭaj urbetoj:

Esperanto-Gastigejo en Esperanto

Bonvenon al nia retejo!

Ni dankeme uzas subretejon de esperantosverige.se. Anoncante nian retejon ni uzas la formon: esperantogarden.se. Iuj informoj estas nur en la svedlingva retejo. Se io mankas, senhezite petu kompletigajn informojn.

20 april 2017: Kultura Esperanto-Festivalo 3-9 juni 2017, info publiceras denna vecka. Informojn ni povos publikigi en la nuna semajno.

Esperanto-Gastigejo estas ekde oktobro 2016 en Faceebook: www.facebook.com/esperantogarden 

Iom pri Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors

Esperanto-Gastigejo (svede Esperanto-Gården*) estas kursejo kaj gastigejo en Lesjöfors (Leŝefoŝ'). La gastigejo situas en Vermlando (svede Värmland) en meza Svedio proksime al la urboj Karlstad kaj Örebro. Lesjöfors apartenas administre al la komunumo Filipstad.

* ("gård" signifas domon kun korto, ne ĝardenon)

La gastigejo havas minimume 50 litojn en 11 ĉambroj. Se vi bezonas, ni povas duobligi la nombron de litoj.

En Esperanto-Gastigejo jam okazis kongresoj, festivaloj, kursoj kaj aliaj eventoj ekde 1996. La posedantoj estas unuopuloj kaj organizoj de proksiume 30 diversaj landoj.

La domo estas eksa maljunulejo. Ĝi havas grandan kuirejon, memservan kuirejon, saŭnon por dek homoj, bibliotekon kun multaj Esperantaj libroj kaj ankaŭ grandan korton kun herbejo, kie eblas tendumi aŭ ludi.

Kiam eblas viziti?

La gastigejo estas malferma la tutan jaron. Se okazas io speciala, kiel dum la aŭtuna alka ĉasado, la vintra "Svenska Rallyt" aŭ niaj propraj aktivecoj, kiel la Somera kurso, ofte eblas loĝi por eĉ pli bona prezo ol normale.

Ni bezonas helpon en la gastigejo. Se vi estas bona pri riparado, elektro, purigado au simile kaj povas helpi, pridemandu pri eblo je senpaga restado kiel danko pro via kontribuo. Ni eventuale povas oferti repagon de veturkostoj, au se vi estas preta, resti longe kaj fari gravan kontribuon – eventuale ni povos vin dungi (pagi salajron, al civitanoj de EU-lando/Nordia lando). Ne hezitu kontakti nin pri viaj ideoj.

Esperanto-Gastigejo tradicie okazigas someran esperantokursaron en julio.

Ni faris grandajn ŝanĝojn en la domo por ebligi financan stabiliĝon de la ejo kaj pli bonajn kondiĉojn por Esperantoeventoj en la domo en estontaj jaroj. Ni daŭre preparas re-gastigon de Kultura Esperanto-Festivalo en Lesjöfors. La datoj estas 3-9 julio 2017. Se vi havas intereson esti informita kiam ni scias pli pri bonvolu sendi al kef (a) esperantogarden.se vian retadreson kun klara indiko pri via intereso pri informoj.

Pri la gastigejo

La gastigejo estas je la normala grado de "vandrarhem" (junulargastejo), sed ni ne apartenas al iu aparta organizo. Vi mem devas alporti litotukojn se vi ne volas krompagi por tiu servo. Vi ankaŭ devas mem zorgi pri manĝado. Tio estas ege simpla dum aranĝoj kiam ni ofte kune kuiras, sed por unuopaj vizitoj troviĝas  bona vendejo (ICA) vid-al-vide al la gastigejo.

Ni ankaŭ havas sendratan interreton, sed ĝi plej bone funkcias nur proksime al la sendilo pro la dikaj muroj. Ni ankaŭ havas komputilon por gastoj tuj apud la oficejo.

Eblas alveni kiam ajn dum la tagnokto, se vi nur kontaktis nin antaŭe.

Estraro 2016-2017

La jarkunveno okazis la 22an kaj la 23an de oktobro 2016. Membroj de la estraro estas: Prezidanto Anna Ritamäki-Sjöstrand, Mariehamn, Alando, vicprezidanto Lennart Svensson, Lesjöfors, sekretario Anna Eriksson, Upplands Väsby, Gunnar Olsson, Skövde kaj Martin Strid, Borlänge. Anstataŭantoj: Douglas Draper, Oslo kaj Sonja Persson, Mora.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton

Mendi liton

Jen vi povas mendi aŭ demandi pri ĉambroj

Se vi volas havi pli da informoj aŭ mendi, bv plenumi ĉi tiun formularon. Ni kontaktos vin kiel eble plej baldaŭ.
Bv plenumi ĉiujn postulatajn kampojn*.
 
 
Mi akceptas viajn regulojn kaj kondiĉojn
Per la sendo de ĉi tiu formularo, vi akceptas niajn bazajn principojn de privateco. Ili simple estas ke ni ne pludonos viajn detalojn al iu alia ekster nia organizo, kaj ni ne sendos al vi varbaĵojn estonte.
captcha
"Reŝargi" ;Alternativa teksto de Reŝarga butono uzata por ŝanĝi la homkonfirmilan bildon

Funkciigita per Fox kontakto