Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Kultura Esperantkurso 3-9 julio 2017

Bonvenon al Kultura Esperantokurso!

Om Esperantokurser med kulturtema PÅ SVENSKA här.

La ALIĜILON vi trovas ĉi-tie.

La evento en Facebook

Someraj kursoj de Esperanto en Esperanto-Gastigejo en Svedio okazos ekde lunde la 3an de julio ĝis dimanĉe la 9an de julio 2017, kaj samtempe realiĝas programo stile de Kultura Esperanto-Festivalo, tamen pli modesta ol la festivaloj realigitaj 9-foje ekde 1986. Tial ni nomas la kurson Kultura Esperantokurso. Fakte temas pri pliaj kursoj, por komencantoj, por daŭrigantoj kaj kulturemaj perfektigantoj. Ni ankaŭ kiel kutime atentas pri la bezonoj de infanaj lernantoj.

Martin Strid estas nia ĉefinstruisto por la perfektiga grupo. Li estas talenta muzikisto kaj verkisto specife de kantotekstoj kaj gvidos programerojn interalie pri Feroaj Insuloj, balada kulturo kaj Esperanto, Fabloj el Ezopa Saĝo de Kalman Kalocsay kaj Amuzaj poemoj el Verdkata testamento de Raymond Schwarz.

Anna Ritamäki-Sjöstrand instruas kun aliaj la komencantojn kaj daŭrigantojn. Ankaŭ por la infana grupo estos gvidata programo dum pluraj horoj tage, sed ni deziras ke almenaŭ unu plenkreskulo akompanu infanojn.

Inter la kontribuantoj estas la multtalenta artisto Kim el Danlando kaj la kanta duopo Ĵomart kaj Nataŝa. Lernu ukuleloludadon kun Gunnar Farm, kiu kunportos kelkajn instrumentojn kaj esperantokantojn taugajn por ukulela akompano. Prezento de Aleksej Salomatov "Fotado: hobio kaj arto".

 

Inter la elekteblaj ekskursoj estas vizito al popolmuzika festivalo en Bingsjö, kiu foriros de Esperanto-
Gastigejo marde la 4an de julio tagmeze kaj revenos ĵaŭde tagmeze.

ALIĜILO KAJ KOTIZOJ

La kotizo inkluzivas loĝadon en la gastigejo (kutime 4-litaj ĉambroj kun necesejo en la koridoro), manĝojn trifoje tage kaj la programon por la tuta semajno.

La baza kotizo estas 300 eŭroj aŭ 3000 kronoj.

Rabatita kotizo 13-17-jaruloj, senlaboruloj, pensiuloj  240  eŭroj aŭ 2400 kronoj.

Infanoj 5-12-jaraj 160 eŭroj aŭ 1600 kronoj.

Krompagoj por elekteblaj luo de littukoj 10 e/100 kr, ĉambro por malpli da personoj (por dupersona 50 e/500 kr por persono, unupersona 100 e/1000 kr, ĉambro kun propra necesejo 100 e/1000 kr (anoncu intereson aliĝante), krome krompagoj ekz. por ekskursoj.
Rabato por tenda aŭ ruldoma loĝado.

Krompago por aliĝo post la 25a de junio: 50 eŭroj aŭ 500 kronoj.

Baza unutaga kotizo estas 60 eŭroj aŭ 600 kronoj (rabatita taga kotizo 48 e/480 kr, infana kotizo 32 e/320 kr). Se vi partoprenos kvin tagojn vi pagos same multe kiel por la tuta semajno. (Plena kotizo/5 = taga kotizo.) Luo de littukoj same kiel supre, por specifa ĉambra aranĝo laŭ interkonsento.

Se vi krome havas okazon subteni nian kursejon per donaco ni kun danko tion akceptas. Ĉiu sumo estas uzata por ebligi pluan vivtenon de Esperanto-Gastigejo cele al agado por kaj per esperanto.

RABATAJ KAJ STIPENDIAJ EBLOJ

Se la kostoj estas obstaklo por vi ni pretas vin trovi solvon. Bonvolu anonci viajn bezonojn en la aliĝilo aŭ kontaktu nin rekte rete per Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. (ankaŭ eblas uzi la adreson provizitan sur la enira retejo, sed NE uzu ambaŭ adresojn), telefone +46  (0)590-309 09.

 

KIEL PAGI?

Jen listo de pagalternativoj. Ricevanto: Esperanto-Gården i Lesjöfors
 
Internacia formo de la kontonumero: IBAN: SE26 9500 0099 6042 4440 2451 BIC (SWIFT): NDEASESS (laŭ niaj spertoj eblas pagi sen bankokostoj ene de EU se vi pagas en eŭroj)
Plusgiro (kontonumero en enlanda formo de Svedio): 4440245-1
 
UEA-konto: lesj-q
 
Ni petas vin antaŭpagi minimume 50 eŭrojn aŭ 500 kronojn. Ni aprezas se vi pagos la tutan sumon tuj. Se vi ial ne povos mem alveni eblas transdoni  vian aliĝon al alia persono. (Se vi ne povas pagi tuj, bv. noti tion kaj ni interkonsentos pri solvo). Informo pri kiel pagi kaj kondiĉoj pri eventuala transdono pli poste en la aliĝilo.

Preparoj

La estraro de la kooperativo Esperanto-Gården i Lesjöfors ekonomisk förening decidis ke la gastigejo estas la formala organizanto de la kultura kurso.

Inter la praktikaj organizantoj estas Anna Ritamäki-Sjöstrand (kiu prezidas la gastigejan kooperativon), Kim Henriksen, Flo Martorell, Martin Strid kaj Heming Welde Thorbjørnsen. Aliaj aktivaj gastigejaj estraranoj estas Anna Eriksson, Douglas Draper, kaj kompreneble Lennart Svensson, nia surloka, plendediĉa aganto.

Por la kuirejo ni ĝojas anonci la helpon de Ella Strug kaj Eddy van den Bosch.

Eblas kontakti kulturprogramajn organizantojn pere de la retadreso kef ĉe esperantogarden.se.

En la proksimaj tagoj ni publikigos la aliĝilon. Ni iom post iom ĝisdatigos ĉi tiun retejon per bazaj informoj, interalie pri pri vojaĝebloj (intertempe por ĝenerala kontaitĝo kun la ejo iru al www.esperantogarden.se kaj alklaku la esperantan flagon, por informoj pri horaroj iru al http://www.sj.se, sed ne tuj aĉetu; ni donos al vi konsilojn por favoraj prezoj). Ni estis en kontakto kun pluraj artistoj kaj iom post iom povos malkaŝi detalojn.

Specifajn demandojn pri la gastigejaj aferoj vi sendu al info ĉe esperantogarden.se, kiun legas Lennart Svensson kaj Anna Ritamäki-Sjöstrand.

La kultura kurso okazos tuj post Roskilde

Ĉu vi volas veni pli frue kaj resti pli poste, eble kombini kun aliaj eventoj? En Danlando dum la fama Roskilde-festivalo reokazos la 24an de junio gxis la 2a de julio la tradicia laborbrigado en esperanto (senpaga partopreno por laborado kun aliaj esperantoparolantoj) roskildefestivalo.dk En Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors okazos preparbrigado antaŭ nia kultura kurso ekde la 29a de junio.

Pri kio ni bezonas helpon

La partoprenantoj dum la kurso helpos pri praktikaj taskoj en la gastigejo.

Pliaj helpantoj kaj kontribuantoj estas bonvenaj. (La ĉefa defio por nia gastigejo estas la manko de homfortoj, kaj manko de organizeco en la kontaktoj kun nia ja ekzistantaj helpemuloj, do kuraĝe ofertu viajn servojn. Ni estas tre dankaj ankaŭ pro kuraĝigaj vortoj). Ni serĉas interalie organizanton de programo por infanoj, preparantojn de programo pri la historio de KEF, filmokunordiganton, teatrajn kaj rakontajn artistojn.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton