Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI


Esperantokursoj en Esperanto-Gastigejo 15-22 julio 2015 -ĝuu lernante

Someraj kursoj en Esperanto-Gastigejo 15–22 julio (merkrede – merkrede) 2015

Aldono 14 julio 2015: Eblas viziti nian kurson au partopreni partatempe. Bonvenon! Skribu al info(heliko)esperantogarden.se au telefonu al ni por anonci. (Eblas veni senanonce, sed tiam la risko estas ke ni eble ekskursas je via alveno.)

 La Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors en Värmland invitas al someraj kursoj merkrede–merkrede 15–22 julio 2015 por

– infanoj
– komencantoj
– daŭrigantoj
– konversaciado, stilo kaj gramatiko.


Ĉefinstruisto estas Zlatko Tišljar el Slovenio, lerta kaj sperta lingvopedagogo. Cetere helpas Aleksej Salomatov kaj Marina Soloveva el Ruslando, Marina kun respondeco pri la infana kurso. Anna Ritamäki-Sjöstrand respondecas pri la pli spertaj lernantoj.

Plej favoraj kotizoj por aliĝintoj antau la 1a de julio 2015 (kotizoj sube).

 Anoncu vian intereson al info(a)esperantogarden.se (ŝanĝu (a) al heliko @) aŭ alĝon al

Esperanto-Gården

Stiftelsev. 1

680 96 Lesjöfors

Nia telefonnumero estas: 0590-309 09.

Indiku la jenajn informojn (aŭ sendu simplan mesaĝon kie vi anoncas vian interesiĝon):

Nomo:
Jaro de naskiĝo:
Hejmadreso:
Retpoŝta adreso:
Telefono (ev. poŝ-)
Via Esperanto-nivelo /iom pri viaj jamaj spertoj pri Esperanto:
Ev. programero kiun vi povos oferti (ekz. dum vespera kunestado)/proponoj/deziroj/demandoj:

Kotizoj

Prezoj por tuta kurso (inkl. tranoktado en plurlita ĉambro) kaj manĝoj:

Plenkreskuloj sen rabato: 3250 kronoj (ĝis 1 julio 2750 kr)

 13-17-jaruloj, studentoj, senlaboruloj, pensiuloj:
 2830 kr (ĝis 1 julio 2330 kr)

 5-12-jaruloj: 2000 kr (ĝis 1 julio 1500 kr)

Infanoj sub 5 jaroj: senpage.

 

Aldonoj (por la tuta kursodaŭro)

luo de littukoj + man-tuko 75 kr

unulita ĉambro: 600 kr

dulita ĉambro: 420 kr/persono (840 kr por ĉambro) 

propra necesejo apudĉambra: 400 kr

Eblas tendumi aŭ loĝi en propra loĝaŭto (kun rabato kompare kun ordinaraj prezoj).

Aldonaj elspezoj: kursliteraturo kaj ev. pago por ekskurso.

Eblos alveni pli frue aŭ resti pli longe laŭdezire por rabata aldona pago.

OBS! 500-krona rabato se vi anoncos vin antaŭ la 1a de julio 2015.

 

Ĉu vi ankoraŭ ne certas?  Ni volonte akceptos jam NUN vian esprimon de interesiĝo, kaj ni memorigos vin kiam la kursoj proksimiĝos. 

 Legadu la kurs-retejon (ĉi tiun) ĉe: www.esperantogarden.se.

La kursinformoj svedlingve: http://esperantosverige.se/eg-kommande-handelser/719-sommarkursinfo-2015

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton