Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Membroorganizoj

Detaloj

EsperantoSverige estas kunlabora projekto por alproksimigi aktivajn esperantistojn ĉefe en Svedio. Ĝi estas portalo por kunligi diversajn partojn de la Esperantomovado kaj ties partoprenantoj.

Fondinto estas Esperanto-Gastigejo, sed la ĉefa elspezanto nuntempe estas SEF (Sveda Esperanto-Federacio). Ankaŭ la Eldona Societo estas membro kaj ilia reteja parto baldaŭ pretas, same kiel la nova retejero de SEF. La ideo estas ke la naciaj membroorganizoj pagu por la baza servo, la ret-gastiganto kaj la komunaj domajnoj. Ĉiuj pagas por siaj propraj domajnoj.

Homoj pli gravaj ol organizoj

Malgraŭ ideologia hejmo en la nacia nivelo, ni ankaŭ havas lokajn membroorganizojn. Finfine ne estas la organizoj kiuj laboras, kunvenas, amuziĝas kaj agadas. Homoj faras tion.

Membra parto

La plej grava parto por subteni proksimecon kaj eblecoj al kunlaboro inter aktivuloj estas la Membrejo. Ĝin oni povas eniri se oni membras en EsperantoSverige. Ĉiuj kiuj uzas Esperanton kaj volas uzi ĝin por kunagadi kun esperantistoj en Svedio estas bonvenaj. Legu pli ĉi tie.

 

   
© EsperantoSverige 2012