Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Nova kanalo por informoj pri Esperantujo

Nova afiŝo ĉe Libera Folio

Nova kanalo por informoj pri Esperantujo

de Redakcio

”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.

La emblemo de Sal Esperantujo.

La reta kanalo Sal Esperantujo estas tiel moderna, ke ĝi eĉ ne havas propran retejon – oni antaŭsupozas, ke la homoj kiuj volas ricevi la novaĵojn estas aktivaj almenaŭ en unu el tri grandaj retservoj: FacebookTwitter aŭ Telegram.

La fondinto de la servo en Esperantujo estas konata kiel Antonia Montaro. Esperanton ŝi eklernis sufiĉe hazarde kiel lernejano en 2013, ŝi rakontas.

– Mi volis lerni lingvon, kaj mia patro diris ke li legis pri lingvo kiu "lerneblas dum tri semajnoj". Mi lernis esperanton per lernu.net 2013-2014. Mi havis lingvohelpanton tie, Anna Ritamäki Sjöstrand.

Lerninte Esperanton, Antonia Montaro baldaŭ eksentis la bezonon de retejo, kie esperantistoj povu diskonigi siajn aktivaĵojn, ŝi diras.

– Jam de longe mi vidis bezonon de centrigita retloko kie esperantistoj povas anonci pri siaj "produktoj". Unue, kiam mi lernis esperanton, mi ne vere komprenis kiom vaste ĝi estas uzata. Mi sciis ke mi povus korespondi kaj iri al kongresoj, kaj ke estas multaj libroj por legi, sed krom tio ne multe. Nur vere kiam mi ekuzis Telegram mi eltrovis pri la amaso da retejoj kaj aliaj projektoj de la nova generacio de esperantistoj. Tiuj novaĵoj atingis min "onidire", kiu ne estas la plej efika metodo.

Antonia Montaro baldaŭ ekopiniis, ke la ĉefa esperantista grupo en Telegram estas tro granda, kaj tial ne ĉiuj volas resti en ĝi, ĉar la mesaĝoj estas tre multaj, kaj ne nepre interesaj.

– Mi tamen ne forlasis ĝin, ĉar mi volis resti konektita. Chuck Smith foje fiksis en ĝi mesaĝon pri iu interesaĵo. Tiujn sciigojn mi aprezis. Lastatempe mi eksciis ke eblas krei kanalojn en Telegram, kun unudirekta mesaĝfluo al multaj sekvantoj. Estus tauĝe, mi elpensis, se oni povus sendi la novaĵojn en kanalo anstataŭ grupo. Multaj el miaj amikoj forlasis la grupegon sed verŝajne ankoraŭ ŝatus ricevi la sciigojn.

La profilbildo de Antonia Montaro en Telegram.

Spertuloj helpis al Antonia Montaro krei la Telegraman kanalon Sal Esperantujo kaj aranĝi, ke la informoj aperu aŭtomate ankaŭ en Twitter kaj en Facebook.

Gravan helpon donis interalie Charlotte Scherping Larsson de TEJO kaj Chuck Smith, kiu interalie laboras pri Amikumu, rakontas Antonia Montaro.

Tamen, ne ajnaj novaĵoj povas aperi en la nova kanalo.

– La celo de Sal Esperantujo ne estas raporti pri novaĵoj, sed anonci pri Esperanto-aferoj, kiujn la sekvantoj povas iel mem partopreni, konsumi aŭ subteni. Mi certe volas havi kelkajn regulojn, ne ĉio ajn povas aperi, ĉar alikaze ni perdus fidon kaj intereson de la legantoj. Tiuj reguloj tamen ne jam estas pretaj. Ĉiukaze devas temi pri Esperanto en maniero kiu estas signifa por esperantistoj ĉie en la mondo.

Ekzemple anoncoj pri lokaj Esperanto-aranĝoj tial ne aperas en Sal Esperantujo, Antonia Montaro klarigas.

– Mi pli timas sendi tro da mesaĝoj ol maltro. Sed kompreneble gravas por la unua impreso de novaj abonantoj, ke estu freŝaj anoncoj.

Ses semajnojn post la lanĉo, la kanalo de Sal Esperantujo jam havas sume pli ol ducent sekvantojn en Telegram, Facebook kaj Twitter – la plej multajn el ili ĝis nun en Telegram.

Sekvante la ekzemplon de Sal Esperantujo, ankaŭ Libera Folio ekfunkciigis en Telegramo kanalon kie aperas informoj pri novaj artikoloj. Aliflanke la novaĵoj de Sal Esperantujo nun aŭtomate aperas en la flanka panelo de Libera Folio.

 
Redakcio | Oktobro 17, 2017 je 8:14 atm | Kategorioj: interreto | URL: http://www.liberafolio.org/?p=4444

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP