Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Alvoko por kun-redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 702
2017-09-11
=================================================================

ALVOKO POR KUN-REDAKTORO DE UNESKO-KURIERO EN ESPERANTO

Por subteni la eldonadon de Unesko-Kuriero en Esperanto, UEA nun invitas kandidatighojn por korekti kaj redakti tradukajhojn de Unesko-Kuriero en Esperanto ekde oktobro 2017. 
La kun-redaktoro ricevos modestan honorarion ghis 200 euroj por chiu numero, pagotan per la fonduso Unesko de UEA, kaj senpagajn loghadon kaj manghadon en la redakcio en Chinio, liverotajn de Esperanto-Centro Ora Ponto, se li/shi shatus surloke kunlabori. 
Estus avantagho se la sukcesa kandidato regus iun ajn UN-lingvon (la angla, araba, china, franca, hispana, rusa) au la portugalan lingvon. Char Unesko-Kuriero en Esperanto estas esperantigata el la versioj en la 6 UN-lingvoj kaj la portugala lingvo.

La kun-redaktoro laboros en sia loghloko. Tamen, estas bonvene, se li/shi povus pasigi unu ghis dek semajnojn en la Redakcio de Unesko-Kuriero, en la Esperanto-Centro Ora Ponto, Chinio, por pli funde konatighi kun la kunordiganto kaj chefredaktoro de la revuo. 
Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), au lingvo-korektan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro same kiel por rapida kaj fidinda komunikado kun kunlaborantoj. 
Por kandidatighi, oni sendu al la Ghenerala Direktoro de UEA (Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.) kaj kopie al la kunordiganto (Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatighi;

vivresumo (persona, eduka, profesia ktp);

nomoj kaj kontaktinformoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton;

lauplache, aliaj dokumentoj kiuj atestas la lingvajn au redaktajn kapablojn de la kandidato.

proponata sumo pri la dezirata honorario.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la Centran Oficejon ghis la 25-a de septembro 2017 – oni elektos unu au pliajn kandidatojn por skajpa intervjuo.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP