Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Eldonado de libroj ekde 1 ekzemplero...

Novaĵservo Ret-Info / Lingvo-Studio

PROFESIE PRESITAJ LIBROJ JAM EKDE 1 EKZEMPLERO!

La "Eldonejo Libera" kun gvido de Lode Van de Velde eldonas profesie presitajn librojn malaltkvante, kaj volas doni lokon en sia katalogo al ĉiu, kiu volas eldoni verkon en Esperanto. Se ankaŭ vi havas manuskripton kaj volas eldoni ĝin en libra formo, sendu ĝin al la eldonejo, kiu ofertas ankaŭ tantiemon. Pri la ISBN-numero pretas zorgi la eldonejo.

La eldonataj libroj estos aĉeteblaj en la granda retbutiko Amazon, kaj ankaŭ en la retbutiko de la eldonejo, kie troveblas jam dekduo de eldonitaj verkoj, inter ili ekzemple "Baza Kurso pri Fotografio" aŭ "Manĝeblaj sovaĝaj plantoj" ks.

Pli detalaj informoj estas troveblaj ĉe: http://e-libera.weebly.com

Fejsbuka paĝo de la eldonejo: https://www.facebook.com/Eldonejo-Libera-167436763613324

------- 
Ndlr: Indas konscii, ke en preskaŭ ĉiuj landoj eldonantoj havas la devon sendi kelkajn ekzemplerojn (senpage) al sia Nacia Biblioteko (ekz. en Hungario 6 ekzemplerojn). Tio servas kaj la intereson de la ŝtato, kaj la interesojn de la eldonanto, ja tiel la libroj eniras en la oficialajn datumbazojn, kaj ili estos atingeblaj por esploristoj kaj arkivistoj.

Szilvási László

---------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP