Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

AMU Poznanon

 ESF jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj” (gvidanto de la programo, profesoro Ilona Koutny).

“Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon” (UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes).

“Tiu kurso montris al ni ke Esperanto estas fenomeno multe pli riĉa ol ni povis imagi” (Ivan Colling, Brazilo, esperantisto de 27 jaroj kaj docento pri inĝenier-arto de universitato de Paranao kaj studanto de la programo)

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, skribu al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. kaj nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco... duobligita!

Por donaci, klaku ĉi tie.

Pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP