Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Jarfine festi en la 16-a Novjara Renkontiĝo (NR), Saarbrücken

La 16-a NR ĉi-jarfine okazos de la 

27-a de decembro 2017 ĝis 3-a de januaro 2018
merkredo ĝis merkredo

en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 9-a NIS, la programo por junuloj.

NR do denove estos tuj apud Francio, kion certe bonvenigos aparte la francoj :)
ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove proksimos.
Ni esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Jen la informa paĝo kun aliĝilo.

Aliĝis intertempe jam dudeko da homoj el kvar landoj.
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr16.php

Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...

Multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS... :-)

Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?
Do venu al la venonta NR!

Ĉion bonan al vi, belan someron
kaj esperinde ĝis revido dum NR/NIS,

por la organiza teamo de NR/NIS

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP