Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Monda tago de rifuĝintoj, 2017 06 29

Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2017

Mesaĝo al la esperantistoj

En la jaro 2016, la nombro de homoj tra la mondo, kiuj estas devigataj vivi for de siaj hejmoj pro perforto aŭ persekutado, atingis 65,6 milionojn, laŭ raporto de la estro de la Alta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj. Tiu senprecedence alta nombro “atestas pli laŭte ol iam ajn pri la bezono de solidareco kaj komuna volo por prevento kaj solvo de krizoj, kaj pri la kunlabora certigo ke la rifuĝintoj, enlande dislokitaj personoj kaj azilserĉantoj de la mondo estu adekvate ŝirmataj kaj prizorgataj dum oni serĉas solvojn,” laŭ la komisionestro Filippo Grandi.

En simpozio kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj la 11-an kaj 12-an de majo, oni aparte emfazis la gravecon de komunikado inter rifuĝintoj kaj tiuj kiuj prizorgas ilin. Gravas komunikiĝi kun rifuĝintoj en lingvoj kiujn ili komprenas; gravas eduki rifuĝintajn infanojn en lingvoj de ili konataj; gravas lingve inkluziva laboro por krei bonajn kondiĉojn por rifuĝintoj kaj solvi la fundamentajn problemojn kiuj kaŭzis ilian dislokiĝon. Inter la organizantoj de tiu simpozio estis Universala Esperanto-Asocio – asocio kiu laboras tutmonde por lingva egaleco kaj kompreniĝo por ĉiuj.

Ni alvokas al ĉiuj esperantistoj kunlabori kun siaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj por la ŝirmado kaj prizorgado de rifuĝintoj, kaj instigi al tiuj organizaĵoj atenti pri la graveco de lingva interkompreniĝo.

 

Humphrey Tonkin

Reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj

20 junio 2017

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP