Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Videblas konkursaĵoj por “Teo kaj Amo” kaj komenciĝas voĉdonado por “la plej ŝatataj filmetoj”

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 673
2017-02-21
=================================================================

VIDEBLAS KONKURSAJHOJ POR “TEO KAJ AMO” KAJ KOMENCIGHAS VOCHDONADO POR “LA PLEJ SHATATAJ FILMETOJ”

Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso "Teo kaj Amo" che http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm, kaj komencighis vochdonado por la l0 plej shatataj filmetoj, bonvolu viziti la paghojn kaj doni viajn vochojn.

Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursajhoj por la dua konkurso "Teo kaj Amo" ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Chehhio, Chinio, Chilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazahhio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Chehhio kaj Chinio. Ankau pli ol dukdek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizajhoj multe helpis kaj subtenis la konkurson. 

Nun 8 membroj de la jhurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo "Teo kaj Amo" en Chinio.

Freshaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas che https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=tshttps://vk.com/teo_kaj_amo kaj https://twitter.com/Teo_kaj_Amo
Se vi havas iun ajn dubon au problemon bv. sendu mesaghon al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. au Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin..
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP