Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Kial esperantistoj festu la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo?

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 669
2017-02-08
=================================================================

KIAL ESPERANTISTOJ FESTU LA INTERNACIAN TAGON DE LA GEPATRA LINGVO?

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, chefurbo de la hodiaua Bangladesho (Bengalujo) plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento. 

Temas pri io, kio ripetighas, en diversaj formoj, daure tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Ne nur en Bengalujo, sed ankau en pluraj europaj landoj, kiel ekzemple en Nederlando, kie la registaro en 2015 aprobis planojn por laugrada fortigo de la pozicio de la angla lingvo en la instruado - malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj. 

Tiuj ne estis unikaj okazajhoj. Kaj en Bengalujo kaj en Nederlando temas pri la sama logiko: "mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon". Aliflanke kiel lingvistoj diras al ni: "Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan richecon, kvazau oni faligus bombon sur la muzeon Louvre" (citajho de Ken Hale, USA).


Kiel rilatas al chio chi Esperanto? La du aferoj ja rilatas inter si, char la kernaj valoroj de chi tiu tago, la multlingveco kaj la rajto de chiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankau la valoroj kiujn la movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke chiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de chies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco. Chi-cele de multaj jaroj Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas chi tiun tagon, interalie por substreki ke Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kiel estas uzataj la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj. 

UEA invitas chiun esperantiston konatighi kun la tuta teksto pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo tie: http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/eo.html. Prifestu la tagon, diskonigu la afishon kaj la tradukon de la teksto al la gazetaro de via regiono, kaj al viaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj amikoj, ekz. per sociaj retoj. 

Informa Fako de UEA.

Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, Stefano Keller, Zsófia Kóródy kun teamanoj 
Afishoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj. 
www.linguistic-rights.org/21-02-2017
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP