Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro"

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 668
2017-02-07
=================================================================

ALVOKO POR LABORI POR GAZETARA KAMPANJO "ZAMENHOFJARO"

UEA serchas administrajn helpantojn!

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la "Zamenhofjaro". La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaghojn au blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Por tiu tasko UEA serchas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el chiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ghin, la kapablon rapide serchi kaj esplori la interreton kaj laueble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serchas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontrau eta honorario. Se vi interesighas pri kandidatigho, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. ghis la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP