Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Renkontiĝo kun filipinaj esperantistoj

Dum januaro 2017 mia edzo kaj mi, kiel kutime jam dum kelkaj jaroj, vojaĝis en sudorienta Azio. Ĉi-foje ni vizitis la Filipinojn kaj la malaiziajn partojn de Borneo. En Manilo ni renkontis anojn de la Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), gvidata de la fervora kaj treege kapabla Albert Stalin Garrido. Li gvidis nin tra la centraj partoj de Metro Manila (kiu estas urbego konsistanta de 17 diversaj urboj kun entute pr 15 milionoj da enloĝantoj).

Dum kluba renkontiĝo ni interparolis, interŝanĝis informojn kaj spertojn – kaj donacojn. Mi kunportis kelkajn librojn de la stoko de SEF kaj kiel dankesprimo ricevis bildon, pentrita de Tereza.

Filipina Esperanto-Junularo petis aliĝon al TEJO, kiu unuvoĉe akceptis la kandidatiĝon. Jen kelkaj vortoj el la jarfina raporto de FEJ:

Filipina Esperanto-Junularo, nuntempe la sola Esperanto-organizo en Filipinoj, estas ĝis nun la plej aktiva organizo en la historio de la Esperanto-movado en la lando en pli ol cent jaroj, ekde kiam la unuaj esperantistoj alvenis ĉi tie en 1901.

Ĉi tiu jaro, 2016, estas unu plia jaro de kreskado kaj historiaj unuafojaĵoj. Inter la sukcesoj gajnitaj de la organizo estas la kompletiĝo de la Statuto de la organizo, pro kiu la organizo finfine povis kandidatiĝi por fariĝi landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Filipinoj. La procedo estas pozitive progresanta kaj povas esti aprobita de TEJO ene de januaro 2017. La agnosko al la organizo ne nur provizos al ni reprezentatiĝon ĉe TEJO, sed ankaŭ donos al ni solidan grundon por nia agado kaj pliajn oportunojn por kunlabori kun aliaj junularaj Esperanto-organizoj tutmonde.

… ni … vidis drastan 100% altiĝon en la membronombro de la organizo, en kiu estis 27 aliĝoj en 2016, egale al la nombro dum 2014 kaj 2015, same 27 – signifante, ke la organizo jam havas 54 membrojn laŭ la datumoj je la 31 de decembro 2016.

Ann-Louise 

                     

Klubanoj en Manilo                                                                                                                        Tereza kaj mi

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP