Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Aktivulo.net: retejo por aktivuloj kaj aktivemuloj

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 663
2017-01-09
=================================================================

AKTIVULO.NET: RETEJO POR AKTIVULOJ KAJ AKTIVEMULOJ

Kiel plia pasho en la renovigo de la retejoj de UEA, lanchighas nun nova pagharo: aktivulo.net. Frukto de longa laboro fare de Dima Shevchenko kaj Anna Striganova, lau instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill, la nova retejo celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.

Unu el la kernaj celoj de la pagharo estas provizi kaj arkivi informojn pri la Seminarioj por Aktivula Maturigho - agado, kiu jam gajnis por MacGill la honoran titolon Esperantisto de la Jaro 2016. Per kolektado de la materialoj kaj rezultoj de la seminarioj, UEA celas iom post iom krei ampleksan sciobankon por diversspecaj bezonoj sur la agadkampoj Konsciigo, Kapabligo, Komumuno kaj Kunordigo. Krome la retejo enhavas la rezultojn de strategiaj FLAM-analizoj el diversaj aranghoj, landaj kaj internaciaj, kaj la kolekton de la Estraraj Komunikoj (EKO-komunikoj) pri la agadoj de UEA en la lastaj kelkaj jaroj.

Pri la Jaro de la Lernanto, unu el la du chefaj fokusoj de la agado de UEA por 2017, la retejo provizas per ghisdataj informoj, inkluzive de listo de eventoj kaj konsiloj por lokaj grupoj.

Novajho estas Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. La unua blogajho estas verkita de Veronika Poór, Ghenerala Direktoro de UEA, kiu rakontas pri kelkaj el siaj spertoj kaj atingoj dum la unua jaro en Roterdamo.

Komence la retejo aktivulo.net prizorgas chefe unudirektan informo-donadon. Perspektive, tamen, la celo estas enkonduki teknikajn rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj faciligi la enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP