Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

LA ESPERetO

  Namnet på vår medlemstidning är "La Espero" vilket betyder 'hoppet'. Vår blogg med snabba smånyheter kallar vi 'lilla hoppet', vilket också är en ordlek med 'reto' för nät, i förlängingen 'nätet'.

  La nomo de nia membrogazeto estas "La Espero". Nia blogo kun rapidaj novaĵetoj ni nomas LA ESPERetO.

Laboru kune kun UEA

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 665
2017-01-24
=================================================================

LABORU KUNE KUN UEA

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanchas la Forumon de UEA - http://forumo.esperanto.net/. Ghi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie chiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn. 

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj. 

La forumo ne celas anstataui diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daure ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturigho de tiuj diskutoj oni afishu la konkludon, ech kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo. Tiel ni centros en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos chiam facile retroveblaj en ghiaj kategorioj, rubrikoj kaj sub-rubrikoj. 

En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj, do eblas facile organizi lauteme, kaj ghi funkcios ankau kiel konserva loko, do ni certigos, ke neniu ideo perdighos kaj ke ghi estos facile retrovebla. Cetere ni intencas plusendi la afishojn de la nova forumo al la koncerna respondeculo pri la temo diskutata, kio certe rezultigos praktikajn atingojn, au almenau kontentiganj respondojn.


Ni invitas vin viziti la supre menciitan adreson por konatighi kun la kunlaborejo. Jam estas kelkaj pretaj rubrikoj, kiuj atendas vian kunlaboron. 

Ni sugestas ke vi komencu vian esploron per la kategorio [Legu chi tiun instruon unue] http://forumo.esperanto.net/index.php?board=33.0 , kie vi ekscios kiel registrighi kaj uzi la forumon. 

Pluraj aliaj kategorioj kaj rubrikoj alvenos, lau nia bezono kaj lau via disponeblo kunlabori. Ni atendas vian partoprenon!
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
TOP