Aperis nova versio de 'Reta Vortaro' por poŝtelefonoj

  • Printi

APERIS NOVA VERSIO DE ANDROIDA "RE-VO"

Kio estas PReVo? - PReVo estas portebla versio de la libera, esperanta "Reta Vortaro, Re-Vo" por androido, t.e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.14. – PRevo estas havebla el Google Play - aŭ vi povas elŝuti ĝin rekte ĉe http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

La androidan version prizorgas Neil Roberts, kontaktebla per "Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin." .

------ 
Lingvo-Studio, L.S. 
www.eventoj.hu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
Funkciigita de Komento