Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Roloj en la Arkiva projekto  

Gvida konsilio:

Ann-Louise Åkerlund, SEF

Anna Ritamäki-Sjöstrand, E-G

Tomas Jansson, E-G (ankaŭ estro de Stella kaj Fas 3-uloj)

Laboranto:

Stella Lindblom

Kunhelpantoj:

Anita Dagmarsdotter, antaŭa projektlaboranto pri la biblioteko, spertulo pri arkivado

Sten Svenonius, estris la arkivan projekton de la Malmö-klubo

 

   

La arkiva projekto post tri tagoj da trarigardo

Detaloj

Antaŭ tri tagoj mi kaj Anita komencis la unuan, trarigardan fazon, esplorante la enhavon en la aro da skatoloj. Post tiuj tri tagoj restas nur kvar skatoloj kaj kelkaj paperaroj. La malgrandaj skatoloj estas malplenaj kaj atendas enhavon.

La du vestotenejoj en la oficejo ni nomis Librotenejo kaj Gazettenejo. Ili nun duonplenas de skatoloj. Sub du tabloj restas entute dekunu skatoloj survoje al iu el la tenejoj.

El la granda skatolaro ni kredis ke estus multe pli da dokumentoj de SEF kaj intaj kluboj. Povas esti ke ni devas ankaŭ venigi inter 20 ĝis 30 skatoletoj kiujn ni trovis en unu el la lavĉambroj en la kelo. Ŝajnas ke pli da interesaĵoj povas kuŝi kaj kaŝi sin tie.

Dum la trarigardado ni trovis multajn skatolojn kun eksterlandaj gazetoj kiel Revuo Esperanto, Heroldo k.s. sed tiuj ja ne vere interesas svedajn arkivejojn. Ĉu ni faru liston de la revuoj kiujn ni havas tiel ke eblas trovi mankantajn numerojn por tiuj kiuj arigas tiajn gazetojn?

Svedlingve eblas legi pri la aventuroj de la projekto en la jena loko (en menuo "Subretejoj" - "Projektoj" - "Arkiva projekto").

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012