Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Roloj en la Arkiva projekto  

Gvida konsilio:

Ann-Louise Åkerlund, SEF

Anna Ritamäki-Sjöstrand, E-G

Tomas Jansson, E-G (ankaŭ estro de Stella kaj Fas 3-uloj)

Laboranto:

Stella Lindblom

Kunhelpantoj:

Anita Dagmarsdotter, antaŭa projektlaboranto pri la biblioteko, spertulo pri arkivado

Sten Svenonius, estris la arkivan projekton de la Malmö-klubo

 

   

Arkiva projekto

Detaloj

Dum multaj jaroj SEF uzis la kelon en la Esperanto-Domo en Lesjöfors kiel arkivejo. Tie troviĝas libroj kaj diversaj dokumentoj de SEF mem, sed ankaŭ de delonge mortintaj kluboj. Kelkaj klopodoj "fari ion" okazis dum la jaroj, sed la tasko estas tro granda por idealisma kaj sensalajra laboro. La movado ne estas sufiĉe riĉa por dungi iun por fari tiun ĉi laboron, sed per ekstera helpo eblus.

En la somero de 2013 Stella Lindblom bezonis iaspecan laboron. Pro multjara malsano kaj maldungeco eblus dungi ŝin per grandparta helpo de ŝtataj agentejoj. La estraroj de SEF kaj E-G pensis ke estus bona ŝanco kaj ni komencis diskuti la "Arkivan projekton" jam en Aŭgusto 2013.

Ĉar Stella estas estrarano de SEF, ili ne rajtas dungi ŝin, sed ĉar la laboro efektive okazu ĉe Esperanto-Gården, ni starigis kunlaboran projekton. E-G dungu Stellan, ŝtataj agentejoj pagu plejparte de la salajro kaj SEF garantiu la lastan parton (proksimume 17% de la tuto). Per aliaj sendungitoj, nomitaj "Fas 3", ni planis havi grupon por prilabori kaj la arkivon kaj la bibliotekon, kaj eble eĉ fari pli da taskoj, kadre de la projekto. Ĉiu Fas 3-ulo kiu ĉeestas plentempe donas 225 kronoj ĉiu tage al la dunganto. Per tia mono ni povus financi la tutan projekton. Af (Arbetsförmedlingen - la sendunga agentejo) pagas la plej granda parto kaj ni ankaŭ havas subtenon de RAÄ (Riksantikvarieämbetet - Agentejo de praaj kaj historiaj aferoj). La resto - proksimume 17% de la salajro - estas garantiita de SEF.

Stella komencis labori la 31an de Marto en 2014. Ni ankoraŭ atendas la evoluon de Fas 3-uloj, ĉu troviĝas iu kiu bezonas tian taskon kaj ĉu tiu persono aŭ personoj scipovus plenumi la taskojn. Ni prilaboras tion. Tempo estas grava, ĉar Fas 3-uloj devas havi estron surloke, kaj la projekto finas la 30an de Marto 2015.

 

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012