Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Oftaj demandoj  

   
Kiuj estas la kondiĉoj por uzi EsperantoSverige?

Uzantkondiĉoj por EsperantoSverige


1. Intenco

EsperantoSverige ekzistas por homoj kiuj uzas la internacian lingvon Esperanto kaj volas kunlabori per, en kaj/aŭ pri Esperanto, unuavice en Svedio, sed ankaŭ kun svedoj aŭ iel rilate al Svedio.


2. Kiu povas esti membro?

Ĉiu kiu interesiĝas pri aŭ partoprenas en la Esperanta kunlaboro ene de aŭ iel rilate al la sveda esperantomovado, rajtas membriĝi. Membro povas eksmembriĝi per kontakto kun administranto. La verkoj de la membro restas en la retejo se ĝi kaj la administrado ne interkonsentas pri io alia.


3. Laborlingvo

EsperantoSverige celas faciligi kunlaboron kaj interkonatiĝon. La ĉefa lingvo estas Esperanto. Ni admonas la membrojn uzi Esperanton kiom eble plej multe, sed ankaŭ la sveda kaj aliaj lingvoj povas esti uzataj pro la scipova lingvonivelo de uzanto kaj aliaj kialoj.


4. Membronomo

EsperantoSverige celas helpi esperantistojn uzi Esperanton. Por protekti la kunlaboron la membropartoj estas kaŝitaj al ne-membroj, sed ene de la membra parto la ideo estas subteno de maksimuma malfermeco. Pro tio, ni petas la membrojn uzi siajn proprajn kaj ĝustajn nomojn, ne kaŝante sin malantaŭ karesnomojn k.s. kiuj ne estas vaste konataj de aliaj esperantistoj. (Esceptoj estas specialaj uzantkontoj kiel administrantoj kaj testprofiloj.)

 

Se membro elektas alian membronomon anstataŭ sia propra nomo, administranto povas ŝanĝi ĝin.


5. Respondeco de enhavo

Ĉiu membro skribas kaj verkas sub sia propra nomo kaj ankaŭ respondecas pri ĉio kion ĝi verkas aŭ alŝutas al EsperantoSverige. Protektita aŭ kontraŭleĝa materialo ne estas akceptita. Trudmesaĝoj, materialo kiu ne rilatas al Esperanto aŭ en iu senco rilatas al la esperantomovado inkluzive de sensencaĵoj ekster la kadro de punkto 1, ankaŭ ne estas akceptitaj.

 

6. Reguloj kaj gvidiloj

Membron kiu ne povas sekvi tiujn ĉi postulojn ni povas malaktivigi dum kelka aŭ pli longa tempo, aŭ eĉ forviŝas kiel membron. Decidas pri tio la administrantoj.

 

7. Akcepto per membriĝo

Per registriĝo por membreco ĉe EsperantoSverige vi akceptas tiujn ĉi kondiĉojn kaj vi ankaŭ akceptas

  • ke ni stokas informojn pri nomo kaj personaj detaloj en registroj kaj datumbazoj
  • ke ni uzas kuketojn por ebligi servojn kaj aplikojn en la retejo
  • ke ni povas uzi bildojn de vi en normalaj situacioj, kiel grupbildoj de aranĝoj ktp.
  • ke viaj kontaktinformoj troviĝas en membro- kaj uzantlistoj kaj listoj de partoprenantoj de aranĝoj k. s.

 

(Adoptita novembro 2012)

   
© EsperantoSverige 2012