Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Bonvenon al Norrköping

Printi

  La Esperantoklubo de Norrköping ĉefe membrigas esperantistojn el Norköping, el cetera Östergötland kaj el Södermanland. Ni kolektiĝas ĉiumonate kaj multaj el ni ankaŭ ĉiusemajne partoprenas studrondojn. Ilin aranĝas la studorganizo NBV kaj ili okazas, same kiel la kunvenoj, en ties ejo en Åbygatan 2 en Norrköping.

Ni havas kontaktojn kun la tuta mondo, ne malplej kun la ĝemelurboj Tampere en Finnlando kaj Trondheim en Norvegio. Ni tradicie apogas la esperantomovadon en Afriko, ĉefe en Angolo, kie nia membro Eugeniu Mustea (1935-2003) laboris kiel UN-eksperto. Li tie gvidis kursojn en Esperanto, kaj tio fariĝis la semo de la angola esperantomovado.

Dum la printempo 2013, ekzakte 100 jarojn post la fondiĝo de la unua esperantoklubo en Norrköping, okazis profunda reorganizo de la

Esperantoklubo de Norrköping. Ni konstatis ke estas pli kaj pli malfacile engaĝi estraranojn, revizorojn kaj aliajn funkciulojn kaj decidis

forlasi la kutiman asocian strukturon. La celo estas ke la tempo kiun ni ĝis nun uzis por administra laboro ni estonte uzu por diversaj

esperantoktivecoj, studoj kaj ekstera agado.

Vi kiu interesiĝas pri Esperanto bonvolu kontakti iun el la sekvaj personoj:

 

 

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton

Kontakter i Norrköping

Det händer i Norrköping

Neniu planita evento!