Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Kontakti LKKn  

Kontakto kun LKK

La Loka Kongresa Komitato (LKK) povas respondi demandojn de vi.
Bv plenumi ĉiujn postulatajn kampojn*.

Den lokala kongresskommittén (LKK) kan besvara dina frågor.
Var vänlig fyll i de obligatoriska fälten*.
Ni nur uzos viajn informojn por la koncerna temo.
Vi använder bara din information för ditt ärende.
Aboni novaĵleteron: Bulteno de SvEspKon
Funkciigita per Fox kontakto
   

La sveda esperantokongreso 26-28 de majo 2017

Detaloj
La  kongreso okazos en historia urbeto. Ni, aŭ la plejmultaj el ni, loĝos en la migrulhejmo de Forsvik, kiu estas eksa laborista loĝdomo kun aŭtentaj apartamentoj. La aliaj aktivadoj okazos en la malnova uzina oficejo.
 
Forsvik kun ĉirkaŭaĵoj estas bela regiono: la Göta Kanalo trairas la vilaĝon, la elfluejoj de la tri lagoj Unden, Viken kaj Örlen de la Tiveden Arbaro troviĝas tie … Vi havos plurajn eblecojn trovi lokon por sidiĝi kaj mediti pri malnovaj tempoj kiam la homoj ekloĝis ĉi-tie, kiam oni ekuzis la unuan akvo-radon kaj la industria epoko komenciĝis … Aŭ pri kiel la vivo aspektis ĉe la muelilo, kiun la monaĥinejo de Vadstena en 1410 ricevis donace, aŭ pri kiel la segilejo liveris lignon por la konstruado de la Palaco de Vadstena iom pli ol 100 jaroj poste. Jan Guillou elektis Forsvik kiel loĝloko por sia romana heroo Arn. Pli pri la historio vi aŭdos surloke.
 
Loĝado
Ni luos tutan gastejon en Forsvik. La du etaĝoj de la konstruaĵo havas 12 du-litajn ĉambrojn. La ĉambroj estas grandaj kaj en pluraj el ili troviĝas ankaŭ  po unu duetaĝa lito. Do, entute en la domo estas 34 litoj. Kvar ĉambroj, po du sur ambaŭ etaĝoj, havas kuirejon, propran duŝon kaj necesejon. En la teretaĝo troviĝas, krom akceptejo, matenmanĝa kuirejo kaj -manĝejo, komuna kuirejo, manĝosalono, salono por komunaj aktivadoj, du necesejoj sen duŝo kaj tri necesejoj kun duŝo. En la supra etaĝo tri necesejoj kun duŝo. Estos ebleco elekti se vi volas kromaĉeti matenmanĝon aŭ aranĝi ĝin mem.
 
Se vi volas mem serĉi loĝadon vi trovos hotelojn, B&B-ojn kaj gastejojn en inter alie Forsvik, Karlsborg kaj Undenäs.
 
La kongesejo
Troviĝos en la malnova uzina oficejo sur la alia flanko de la strato kie ni ankaŭ aranĝos  kafumadojn dum la tago.
 
Ekskurso
Ni esploras la eblecojn fari ŝipekskurson sur Göta Kanalo aŭ sur unu el la lagoj ĉirkaŭantaj Forsvik. Ankaŭ ekskurso al la proksima arbaro de Tiveden estos ebleco.
 
Kiel atingi Forsvik
Por tiuj kiuj veturas per trajno la stacio de Töreboda estas la plej bona elekto. Eblas ankaŭ veturi al Karlsborg sed tiam vi devas preni aŭtobuson de Skövde. Ni aranĝos komunan veturadon de/al Töreboda  kondiĉe ke vi sciigos nin pri viaj alventempoj. 
 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   
© EsperantoSverige 2012