Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI
image1 image2 image3

Upsala blogo

La lingvo de espero – prelego en la universitato de Upsalo

Leif Nordenstorm parolis pri Esperanto en Upsala universitato. Invitis la Konsilio por studentoj pri nordiaj lingvoj. La prelego estis la tria en serio pri konstruitaj lingvoj. La unua temis pri la lingvoj de la verkisto Tolkien. La dua pri la sciencfikcia lingvo la Klingona.

En la tria prelego Leif Nordenstorm prelegis i.a. pri kiamaniere Esperanto diferencas pri la supre menciitaj lingvoj: ĉar ĝi estas ĉiutage uzata kaj havas denaskajn parolantojn. Pro tio lingvo evoluas. Alvenis kvardeko da aŭskultantoj kiuj starigis minimume 20 demandojn.


La afiŝoj estis ege belaj. Ĉu ne? (Alklaku la bildon por veni al la retejo de la universitato kie troviĝas ankaŭ la afiŝoj de la Klingona kaj Tolkiena prelegoj.)

Komento (0) Vizitoj: 2726
2017  En del av EsperantoSverige   globbersthemes joomla templates