Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

EsperantoSverige

UEA serĉas tradukistojn kaj provlegantojn por Unesko-Kuriero

Detaloj

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 684
2017-05-23
=================================================================

UEA SERCHAS TRADUKISTOJN KAJ PROVLEGANTOJN POR UNESKO-KURIERO

Post kelkjara pauzo pro financaj malfacilajhoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la china registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ghi eldonighos kvarfoje jare en la china, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankau libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn.

Lau iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretighas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Chinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj. Nun la chefa bezono estas tradukistoj kaj provlegantojn kiuj kapablas redoni la tre diverstemajn, klerajn artikolojn en bona kaj flua lingvajho. Se vi regas Esperanton je nivelo C1 au pli alte, se vi shatas interesan kaj defian traduklaboron, kaj se vi povas regule disponigi vian tempon por tia kunlaboro, bonvolu skribi rekte al la projekto-kunordiganto: <Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>.
                       * * * * *

Komento (0) Vizitoj: 21

Peto al kunlaboro por ekspozicio en Jokohamo

Detaloj

Estimataj!
Mi estas membro de NeProfitcela Organizo (NPO)  Esperanto Jokohama. Hodiaŭ mi havas peton de vi.
Ni hovos ekspoziciojn de “Unuaj Lernolibroj de naciaj lingvoj por lernantoj de la unua klaso en baza lernejo, du fojojn en aŭtuno (septembro kaj novembro) ĉi-jara. 
Ankaŭ en la lasta jaro ni havis saman ekspozicion, kaj ni povis prezenti 28 lernolibrojn de 17 lingvoj en la mondo. La lingvoj estis: la ĉina en Ĉinio kaj la norma ĉina en Tajvano, la korea en Koreio, la mongola en Mongolio, la bengala en Barato (Hinda Unio), la taĝika en Taĝikio, la vjetnama en Vjetnamio, le germana en Germanio, la rumana en Rumanio, la rusa en Rusio, la  ĉuvaŝa en Ĉuvaŝio/ Rusio, la ĉeĥa en Ĉeĥio,  la slovaka en Slovakio, la kroata en Kroatio, la hispana en Meksiko kaj Ĉilio, svahila en Konga DR, kaj la angla en Aŭstralio.
Sed estas multaj aliaj lingvoj en la tuta mondo, kaj eĉ se la uzata lingvo estas sama, lernolibroj estas malsamaj kaj diversaj laŭ landoj kaj distriktoj politike kaj geografie. Do mi petas vian helpon!
Jen konkreta peto: (1) Sendu al ni lernolibron de la gepatra lingvo, kiun viaj/vialandaj unu­agradaj lernantoj de elementa/baza lernejo uzas. (2) Kun ĝi aldonu esperantigitan tradukon de kelkaj frazoj el la unuaj paĝoj, kaj ties prononcmaniero (laŭeble en Esperantaj literoj). (3) Aldonu jenan informon pri la libro: nomo de la lando, lingvo, en kiu jaraĝo oni lernas per ĝi; ĉu la lernolibro estas donacita/ pruntita al la lernanto, aŭ lernanto devas aĉeti ĝin? (4) Kaj pri vi: nomo, adresoj poŝta kaj reta, kaj espereble via foto!
Bonvolu sendi la lernolibron nepre registrite, ĉar lastjare tri libroj ne atingis nin.
Antaŭdankon!

Sendu la materialojn al: NPO Esperanto Jokohama, 
ĉe (s-ino) Doi Ĉieko: Nisisiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si, Kanagawa-ken 
236-0017 Japanio
Informon sendu al <Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>

Se vi konsentas kunlabori kun ni, ni estus ĝojaj ricevi la informon al mi 
 <Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.> aŭ al <Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>.

Kun antaŭdanko!
Doi Ĉieko (s-ino)

Komento (0) Vizitoj: 80

La socia reto Amikumu lanĉiĝis

Detaloj

En sabato, 22-a de aprilo, lanĉiĝis nova socia reto, Amikumu. Ĝi estas uzebla per saĝtelefonoj kaj montras la cent plej proksimajn Esperanto-parolantojn, kiuj membras en ĝi. 

Jam pli ol tri mil aliĝintoj

Ene de unu semajno aliĝis jam pli ol tri mil homoj el certe almenaŭ kvindek landoj. En kelkaj grandaj urboj membras jam pli ol deko da Esperanto-parolantoj.

Kontaktu la retan Esperantujon - aliĝu al Amikumu!

Amikumu donas bonan eblecon por kontakti aliajn Esperanto-parolantojn - oni renkontiĝas unue en la reto kaj povas poste interkonsenti pri rendevuo eksterrete. Jen nova ebleco por trovi la enretajn Esperanto-parolantojn, kun kiuj ĝis nun ne tro facilis eksterreta kontakto. 

Por ke tio funkciu, necesas ke ankaŭ la homoj el la tradicia Esperanto-komunumo aliĝu al Amikumu kaj prezentu sin tie. Instrukcioj kiel fari troviĝas sur https://amikumu.com kaj sube.

De jarlibro al "horlibro"

En 1908 Hector Hodler lanĉis novan ideon - jarlibron, kiu faciligis trovi aliajn Esperanto-parolantojn. La nova ideo, kiun nun realigis Chuck Smith kaj Evildea kun sia teamo, 109 jarojn post Hodler, estas iusence nova versio de jarlibro. Sed tiun ĉi version ni povas nomi "horlibro" (se ne "minutolibro"), ĉar ĝi estas daŭre aktualigata. 

Nun vojaĝanto povas kontakti ne nur la lokulojn en ilia hejmo, sed pere de Amikumu ankaŭ aliajn vojaĝantojn, kiuj hazarde troviĝas samloke. Kaj la lokulo povas vidi, kiu vizitas lian aŭ ŝian urbon.

Artikoloj ĉe "Libera Folio" kaj "Ondo de Esperanto"

Unuajn impresojn pri la nova oferto vi povas legi ĉe Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2017/04/23/amikumu-rapide-ekhavis-pli-ol-mil-novajn-uzantojn/
(kun unua mondmapo de Amikumu-anoj)
kaj ĉe Ondo de Esperanto
http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4/

Kaj ne forgesu aliĝi al Amikumu por ke la tuta Esperantujo estu videbla - al novaj lernantoj, al konversaciemuloj kaj al la tuta mondo. 
Konkrete: Iru per via saĝtelefono al la "vendejo" (fakte: distribuejo) de saĝtelefonaj aplikaĵoj ("apoj") kaj tie elŝutu la senkostan aplikaĵon.

http://sezonoj.ru/wp-content/uploads/2017/04/Amikumu1.jpg

Multan ĝojon kun viaj Esperanto-kontaktoj

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand kaj GEA

Komento (0) Vizitoj: 88

Pasporta Servo - 2017

Detaloj

Novaĵservo Ret-Info / Lingvo-Studio

APERIS LIBRETO DE PASPORTA SERVO

Post plurjara paŭzo denove estas aĉetebla la adreslibro de Pasporta Servo en papera formo!

La 15-centimetra kaj 248-paĝa libreto enhavas adresojn kaj datumojn de 974 gastigantoj en 81 landoj.

La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 9 eŭroj (+ sk) laŭ la reta katalogo http://katalogo.uea.org?inf=3474

Retejo de la senpaga gastiga servo Pasporta Servo estas http://www.pasportaservo.org 

------ 
Lingvo-Studio, L.S. 
www.eventoj.hu

 

Komento (0) Vizitoj: 131

Bunta programo atendas vin dum la 46-a Malferma Tago

Detaloj

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 679
2017-04-09
=================================================================

BUNTA PROGRAMO ATENDAS VIN DUM LA 46-A MALFERMA TAGO

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 46-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 29-an de aprilo 2017, kaj tuj poste, dimanche, la 30-an de aprilo, okazos seminario pri informado.

La 46-a Malferma Tago estos dedichita al la Zamenhof-Jaro: Aldone al la koncizaj informoj pri la jaro, kiujn kunhavigos al ni Sara Spanò, estrarano de UEA, en sia prelego titolita "Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ghisnunaj atingoj kaj venontaj pashoj" prelegos ankau Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la titolo "La kongresparoladoj de Zamenhof - la fundamento de la movado kaj komunumo" kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kiu prezentos sian interesan temon per la titolo "Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon". 
Okazas interesajhoj en la movado ankau aliloke, Stela Besenyei prezentos al ni la refoje libroforme disponeblan "Pasporta Servo", kaj volontuloj de UEA kaj TEJO pri pliaj temoj, kiel ekzemple kultura projekto rilata al Esperanto au la disvolvigho de la Afrika-Europa Junulara Kapabligo projekto de TEJO.

Dimanche la 30-an de aprilo, do sekvatage, ni plu uzos la eblon intershanghi spertojn kaj lau la ebloj krei ‘virusajn’ bildojn, enhavojn por helpi la informadon pri Esperanto. 
Kiel kutime, en la programo estos ankau prezentado de libroservaj novajhoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ghenerala sesona rabato en la libroservo, 
La programo dauros de la 10-a ghis la 17-a horo ambautage che Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando.
                       * * * * *

Komento (0) Vizitoj: 117

Om Zamenhof-året på svenska

Detaloj

INFORMU PRI ZAMENHOF KAJ ESPERANTO

Ni invitas vin vidi la progreson de nia paĝo pri la Zamenhof-Jaro www.zamenhof.life , kiu havas allogajn informojn por la ekstera publiko en 27 lingvoj.

La aŭspicio de Unesko al nia solenaĵo portas grandan oportunon por kapti la atenton de la amaskomunikiloj. Ni prezentas sugestatan tekston kaj petas ĉiujn esperantistojn kontakti ilin, inviti ilin viziti nian novan paĝon kaj informi pri la evento. 

Vizitu nian agad-paĝon http://www.gazetaro.org/eventoj/ , kie vi trovos tiun sugestatan tekston kaj vidos eventojn kaj novaĵojn sur niaj mapo kaj kalendaro. 

dankon,

Emilio Cid

Komento (0) Vizitoj: 155

LittFest en Umeå 17 - 18 marto 2017

Detaloj

LittFest signifas ”Litteratura Festivalo” kaj estas la plej granda tiaspeca aranĝo en norda Nordio (Finnlando, Norvegio, Svedio). Pere de seminarioj, prelegoj, ekspozicioj kaj prezentadoj ĝi serĉas novajn formojn de interŝanĝoj inter verkistoj, eldonistoj, kritikistoj, sciencistoj kaj legantoj; ĉiam fokusante la tekston kaj la vorton, kun amo al la literaturo en la centro.

 

Por la tria fojo SEF kaj Eldona Societo Esperanto partoprenis per ekspozicio kaj vendado de libroj. Reprezentis SEF Ann-Louise Åkerlund kaj la esperantoklubo en Umeå Åke Waller. Ni disdonis legosignojn (bokmärken) kun informoj kaj adreso al nia hejmpaĝo kaj alparolis homojn kiuj alproksimiĝis al nia tablo. Multaj jam aŭdis pri esperanto sed ofte kredis ke la lingvo jam mortis (bedaŭrinde). Kelkaj, tamen, montris grandan intereson kaj krom la legosignon ricevis broŝuron kun pli da informoj. Gravas do por ni esperantistoj montri ke nia lingvo EKZISTAS, ESTAS UZATA kaj FUNKCIAS.

Ann-Louise

 

 

Komento (0) Vizitoj: 161

Literumiloj kaj ortografia kontrolado en Esperanto

Detaloj

Novaĵservo Ret-Info / Lingvo-Studio

LITERUMILOJ KAJ ORTOGRAFIA KONTROLADO EN ESPERANTO

Lingvoilo (LanguageTool) estas liberkoda plurlingva programo por kontroli ortografion, gramatikajn erarojn kaj stilon de Esperantaj tekstoj. Ĝi funkcias ankaŭ por pluraj aliaj lingvoj.

"Lingvoilo" atentigas ankaŭ pri eraroj, ne trovitaj per simpla literuma kontrolilo.

Estas avantaĝo de Lingvoilo, ke oni povas uzi la programon ne nur en ĝia retejo, sed oni povas elŝuti kromaĵon (suplementan aldonan programeton) por sia retumilo. Post la instalado sufiĉas nur marki iun tekston per la muso, kaj la kromaĵo povas tuj indiki la eventualajn literumajn aŭ gramatikajn erarojn... (!)

Prizorganto kaj programisto de Lingvoilo estas Dominique Pelle. - Dankon al li!

Adreso de Lingvoilo: https://languagetool.org/eo/

-----

Ekzistas ankau du aliaj, bone funkciantaj literumiloj kaj kontroliloj de ortografio:

– Lingvohelpilo ĉe http://visl.sdu.dk/lingvohelpilo/

– Esperantilo ĉe http://www.esperantilo.org

------ 
Lingvo-Studio, L.S. 
www.eventoj.hu

 

Komento (0) Vizitoj: 206

Subkategorio

   
© EsperantoSverige 2012