Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikoloj

  Här ligger i princip alla artiklar som skrivits på EsperantoSverige. Du kan hitta dem genom kategorimenyn till vänster eller i tidsordning till höger. Använd sökfunktionen Serĉi för att hitta artiklar med vissa ord.

  Jen troviĝas pli malpli ĉiuj artikoloj skribitaj en EsperantoSverige. Vi povas trovi ilin per la kategoria menuo live aŭ en tempa ordo dekstre. Uzu la serĉilon Serĉi por trovi artikoloj kun specifaj vortoj.

Nun estas la tempo!

Detaloj

La membreja parto nun sufiĉe bonorde funkcias ĉe la domajno intere.se - se vi iel sukcesis maltrafi tiun ĉi informon ;)

Baldaŭas la prizorgo kaj rekreado de EsperantoSverige. Espereble ĝi povas rapidiĝi iom post purigado de pluraj partoj kiuj ne plu validas aŭ havas funkcion. (Movo de la membreja parto estas vere mensogo. Mi uzis kopion de ESse kaj forigis grandajn partojn por krei la novan retejon. La samo validas pri ESse, ĉar ĉio de la membrejo restas kvankam ĝi ne plu videblas.)

Do, antaŭ tia granda puriga tasko, ni volas scii kion volas vi. Jes, ĝuste vi!

Kiuj partoj nepre restu? Kiuj nepre estu forigotaj? Kiuj servoj kaj funkcioj mankas al vi? Nun estas la tempo rakonti, ĉar post la refaro estas multe pli malfacile igi nin refari la retejon denove dum almenaŭ jaro aŭ io tia.

Vi povas komenti sube aŭ diskuti, kiel ĉiam, en la Diskutejo. Nur memoru ke vi devas ensaluti ĉe Interese por fari la lastan.

 

Komento (0) Vizitoj: 3604

Diskutejo fermiĝos ĉivespere

Detaloj

Raporto baldaŭ noktomezo (6 Feb 2105): Ni rearanĝis la kategorian strukturon de Interese kaj provis (finfine) ordigi la Helpejon en komprenebla kaj uzebla maniero. Nun eblas diskuti kaj aktivi nur en Interese. Antaŭaj membroj ja ankoraŭ povas ensaluti ĉe ESse, sed troviĝas nenio por fari. Nur la redaktoroj kaj simile povas ensaluti por skribi artikolojn. Morgaŭ ni iros al Lesjöfors por prilabori librojn la tutan tagon, do la prilaboro okazos denove dum kelkaj horoj dimanĉe, kaj poste fine de la semajno. Ni esperas ke vere ne troviĝas problemoj, sed bonkore, se vi trovas ion, tuj kontakti administranton per kokntaktformularoj aŭ eĉ pli bone, ensalutu ĉe Intere.se kaj kontakti nin tie.

Raporto je la 4a posttagmeze la 6an: Tuta rekonstruado de la kategoria strukturo. Ĉar ĝi plejparte estis mikso de la unua testretejo ĝis la nuna ESse kun ĉiuj membroorganizoj kun niveloj por kluboj, ties redaktoroj ktp, la grandparto estas for. Nova strukturo kiu spegulas la bezonojn de Interese estas kreata. Mi prilaboras tion, kaj Anita alvenis kaj ni sidas flank-al-flanke kun komputiloj. Ŝi ĉefe rekreas la Helpejon kiu estis peza problemo ekde kiam nia respondeculo pri tio foriris antaŭ pli ol jaro.

Raporto je la 4a matene: Purigado dum horoj. Senĉesa forigado de svedaj aferoj, arkivigitaj kaj malnovaj artikoloj, moduloj, kromaĵoj kaj ĝisdatigo de etendaĵoj.

Por membroj eblas ensaluti ĉe intere.se por komenci alkutimiĝi. Ĉio kio videblas funkcias, sed la retejo estas daŭre fermita ĉar ankoraŭ nepras kelkaj horoj da ŝanĝoj, ĝisdatigoj kaj movado de tekstoj. Espereble tiuj kiuj ofte uzas la Diskutejon komprenas kial mi devis fari tiom grandajn ŝanĝojn - Svedio ne plu estas la plej grava afero...

Raporto je 21h24: Savkopiado pretas. Aliro al Diskutejo kaj Rapidmesaĝoj ne eblas. Verki artikolojn jes funkcias.


La laboro disigi la publikan parton de EsperantoSverige kaj krei apartan retejon el la membroparto komenciĝos ĉi-vespere, la 5an de Februaro.

Tio signifas ke la tuta retejo estos fermita dum eble 30 minutoj por savkopiado kaj kelkaj etaj ŝanĝoj por kaŝi la membrejan parton. Tio okazos iam inter la 20a kaj 22a horoj.

Post tiu mallonga malŝalto, la membropartaj aferoj, alireblaj tra la supra ĉefmenuo, NE FUNKCIAS DUM LA NOKTO kaj ĝis iam morgaŭ posttagmeze ĝis vespere.

 

Se la tuta disigo fiaskos, tuta EsperantoSverige remalfermiĝos morgaŭ, kiom eble plej rapide post decido pri tio.

Se la disigo sukcesos, ESse denove estos malfermita por forigo de ĉiuj membroj sen aparta funkcio en EsperantoSverige. Administrantoj, redaktoroj kaj similaj funkciuloj por la retejo restos membroj en ESse por povi fari siajn taskojn tie. Ĉiuj povos ensaluti en la nova membroparto Interese tuj post la malfermo de tiu retejo. Ĉiuj membroj ĉe ESse estos sciigataj per retpoŝto pri la stato kaj tempoplanoj dum la ŝanĝo.

Ni konscias ke kelkaj membroj devas ensaluti ĉe du retejoj, sed post la granda kaj nepra laboro pri disigo kaj ĝisdatigo, ni komencos esplori la eblecojn kunligi la retejojn tiel ke oni nur devas ensaluti en unu loko. Sed ĝis tiam, restos tia malgranda malbonaĵo.

Ĝis morgaŭ posttagmeze!

Komento (0) Vizitoj: 3583

Nova Lingva helpo

Detaloj

La administrantoj malofte aŭdas de la uzantoj pri problemoj, sed kelkfoje mi aŭdis ke la menuo por lingva helpo estas malfacile uzebla. Pro la aktuala laboro disigi la membrejan parton de EsperantoSverige, mi nun kunmetis la ligojn en unu paĝo.

Se ankaŭ tiu novaĵo kaŭzas problemojn en iu maniero, bonvolu komenti aŭ kontakti la administrantojn per la kontaktformularo sub Aktuale.

Komento (0) Vizitoj: 3646

Kiom da potenco havu entreprenoj?

Detaloj

Ĉu oni povas uzi Esperanton por krei pli bonan mondon? Zamenhof certe kredis tion. Ĉu silento de tiuj kiuj pli bone scias, povas gvidi nin al pli malbona mondo? Mi certe kredas tion.

Ĝuste nun la grandaj mondaj politikaj blokoj Usono kaj la EU negocas pri kontrakto de libera komerco - TTIP. Se ĝi estas akceptata grandkompanioj havos eĉ pli da potenco kaj forto regi la mondon por siaj propraj celoj. Ili eĉ rajtos denunci naciojn al internacia korto se ili pensos ke decido de la registaro minacas la financan gajnon de la kompanio en tiu lando. 

Do, se vi ne volas ke kompanioj regu la mondon, vi havas ŝancon voĉdoni ke ili ne havos tiun rajton. Se vi parolas svede, vi povas viziti http://skiftet.org/kampanj/ttip por subskribi, sed vi certe trovos informojn en via propra lingvo se vi retserĉas.

Eble vi pensas ke tio estas politiko, kaj ni estu politike kaj religie neŭtralaj ĉi tie. Sed mi pensas ke tiu ĉi demando temas pri nia komuna, tutmonda libereco kontraŭ homoj kiuj ne konsideras homaj rajtoj kaj libereco gravaj por ni ĉiuj. Ili ne konsideras nin "granda familio" sur la tero. Tiel ili ne nur perfidas la homojn, sed ankaŭ la internan ideon de Esperanto.

 

Komento (0) Vizitoj: 3447

Alirproblemoj okazis al esperanto.se-domajno

Detaloj

Problemo nun solvita.

Unua mesaĝo:

"Tio inkluzivas la informejon "Allt om esperanto" ĉe esperanto.se kaj la arkivo Kelo ĉe kelo.esperanto.se.

La problemo konsistas el du partoj. Unue ni estis iom lamaj dum la festotagoj kaj maltrafis la lastan pagotagon. Tio ĝenerale ne estas krizo kaj komence de Januaro la fakturo estis pagita. Tamen, la retejoj fermiĝis dum la 11an de Januaro.

Hodiaŭ ni ĉasadis nian gastiganton kaj evidente ili mem havis problemojn en sia ekonomia sistemo kaj ne vidis ke ni jam pagis. Laŭ la subtenuloj la retejoj ekfunkcios dum lunde la 12an de Januaro."

Komento (0) Vizitoj: 4024

Novaj E-KURSOJ kun instruisto, en Interreto!

Detaloj
Novaj E-KURSOJ kun instruisto, en Interreto, en grupoj de la Jagelona Universitato!
 

Ni invitas diverslandajn esperantistojn al novaj E-kursoj okazontaj en Interreto vive, en studgrupoj gvidataj de universitata instruistino.

Ĉi-foje oni povas elekti inter tri kursoj. Ĉiu el ili havas difinitan ĉefcelon, sed realigas ankaŭ plurajn aliajn celojn.
 

Kurso pri SKRIBADO – supera nivelo 

Kursopri PAROLADOsupera nivelo 

Post-elementa lingva kurso “Forlasu la TERETAĜON!”

 
Detalojn bv. vidi en la kompleta informo. Ĝi troviĝas en la anoncejo pri E-kursoj organizataj de la universitato por esperantistoj el la tuta mondo:
goo.gl/x1S3AH (<-- bv. klaki)
 
Limdato por aliĝi: 23 decembro 2014
La kursoj komenciĝos komence de januaro 2015.
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).
 
Lernu E-on ĉiusemajne kun interesaj kaj amikemaj esperantistoj el aliaj landoj,... restante en via hejmo!
Lernu en la sama universitato, en kiu studis Nikolao Kopernik kaj la posta papo, Johano Paŭlo 2.
 

Kore invitas vin

Maria Majerczak  [elparolo: Majerĉak]

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato

Komento (0) Vizitoj: 1688

Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

Detaloj

La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” en 1998 iniciatis
ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis
reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj
sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin
sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker,
Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001),
Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004),
Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007),
Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),
Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012). Mark Fettes (2013).

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la
Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro
la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en
ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio
2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de
Esperanto okazonta en 2015.

Koran gratulon al Mireille Grosjean!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2014/12/grosjean/

Halina Gorecka,
sekretario

----------
La retejo por vi: http://sezonoj.ru/

Komento (0) Vizitoj: 1602
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012