Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikoloj

  Här ligger i princip alla artiklar som skrivits på EsperantoSverige. Du kan hitta dem genom kategorimenyn till vänster eller i tidsordning till höger. Använd sökfunktionen Serĉi för att hitta artiklar med vissa ord.

  Jen troviĝas pli malpli ĉiuj artikoloj skribitaj en EsperantoSverige. Vi povas trovi ilin per la kategoria menuo live aŭ en tempa ordo dekstre. Uzu la serĉilon Serĉi por trovi artikoloj kun specifaj vortoj.

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton

Detaloj

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton (ĉe la ĵusa Polyglot Gathering en Berlino)

Kutime ni Esperanto-parolantoj estas ekstrema malplimulto en la socio.
Oni povas taksi, ke ĝis nun troviĝas nur unu parolanto de Esperanto
inter mil parolantoj de la angla lingvo (kiel fremdlingvo). Nur 0,1
procentoj...

Jam estis klare, ke tiu procentaĵo estas pli alta ĉe homoj kun pli da
lingvo-scio. Eble inter cent homoj kun du (naciaj) fremdlingvoj troviĝas
unu, kiu parolas aldone Esperanton. Jam pli bone, 1 procento....

Ĵus okazis la dua "Polyglot Gathering" en Berlino.
http://polyglotberlin.com/
Partoprenis tiun renkontiĝon por multlinguloj entute proks. 350 homoj.
El ili 320 informis, ke ili povas/pretas sekvi prelegon en la angla
lingvo, kaj proks. 80, ke ili povas sekvi prelegon en Esperanto, do unu
kvarono. Verŝajne escepta okazo, ke Esperanto havas ekster Esperantujo
tiel altan proporcion de unu el kvar.

Estas certe, ke la renkontiĝo konatiĝis pli multe en (ĉefe junularaj)
Esperanto-rondoj, do ili verŝajne allogiĝis pli multe. Sed estas
konstateble, ke ankaŭ iuj multlingvuloj sen aparta ligiĝo al la
Esperanto-komunumo parolas almenaŭ baze Esperanton.

Dum la renkontiĝo oni cetere aŭdis ĉefe tri lingvojn en la koridoroj: La
anglan, la germanan kaj Esperanton. Kaj, ni konsciu, Esperanto ne havas
la trian lokon laŭ la lingvoscio - la statistiko notas pli ol kvin
lingvojn inter la angla kaj Esperanto, ekz. la francan, hispanan,
rusan... Estas eble tiel, ke la Esperanto-parolantoj pli bone konas kaj
retrovas unu la alian. Kaj ankaŭ tiel, ke por ili Esperanto ofte estas
tre flua lingvo, kiu bezonas plu preskaŭ neniom da peno. (Ja en enketo
ĉe Facebook du trionoj de la homoj parolantaj Esperanton dum pli ol kvin
jaroj indikis, ke Esperanto estas ilia plej bona fremdlingvo.)

Se vi serĉas ion por kritiki: La retejo estas verkita nur en la angla
lingvo. Hororo por la ĝisosta Esperantisto... :-)
Des pli imprese, ke tiom da Esperanto-parolantoj ĉeestis kaj kunagis.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Komento (0) Vizitoj: 1249

Radio Esperanto denove estas auskultebla

Detaloj

La Ondo de Esperanto anoncas:

Dum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado
(Ruslando). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj en la unua
Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis
fermita. Ĉar pluraj personoj petis redisponigi la malnovajn programojn, la
redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la
malnovaj podkastoj ĉe PodFM.ru. Tie jam estas la unuaj dek sonprogramoj,
registritaj en 2008.

Pri la enhavo, aŭskulteblo kaj aboneblo de “Radio Esperanto” legu en la
novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/05/podkasto-2/

Komento (0) Vizitoj: 1262

Itala Esperanto-Federacio malfermita por vi

Detaloj

Renato Corsetti sendis chi-tiun mesaghon la 1-an de majo:

Karaj gesamideanoj,

morgau malfermighos en Milano EXPO 2015, tre grava evento kiun certe pluraj el vi vizitos.

Itala esperanto-Federacio decidis 'ne lasi vin forlasitaj en nekonata urbo' pro kio iujn sabatojn la sidejo de via Villoresi 38 estos malferma je via dispono.

La unua sabato estos la 9a de majo, kiam mi cheestos por akcepti la gastojn italajn kaj eksterlandajn, kiuj, alvenintaj en Milanon por viziti EXPO (kaj ne nur) deziras renkonti amikon, ricevi informojn pri la vivo de la fedeacio, pri la onta nacia kongreso en San Benedetto del Tronto, acheti libron, vidi la informmaterialon disponeblan.

La telefonnumero de la oficejo estas 02 58100857.

Ni vin atendas ekde la 10:00 ghis la 17:00 (pli malpli).

La prezidanto Michela Lipari

Komento (0) Vizitoj: 1154

92a Germana Esperanto-Kongreso dum pentekosto en Hameleno, apud Hanovro

Detaloj

Jen invito al la Germana Esperanto-Kongreso dum pentekosto.
 
Estu bonvenaj en Hameleno  (apud Hanovro)  en la 92-a Germana Esperanto-Kongreso
dum pentekosto, 22-a ĝis 25-a de majo 2015

Interesa kaj ampleksa programo atendas la partoprenantojn.
Detalojn vi trovas ĉi-tie:
http://www.esperanto.de/content/92a-germana-esperanto-kongreso-en-hameleno-hameln-22a-25a-de-majo-2015?lingvo=eo
Programo ĉe
http://www.esperanto.de/gek2015/tagaprogramo?lingvo=eo

Aliĝis jam 138 homoj el sep landoj
http://www.esperanto.de/content/listo-de-ali%C4%9Dintoj?lingvo=eo

La 2-a aliĝkategorio finiĝos la 30-an de apilo 2015; ni iom ŝovis por faciligi al vi la decidon...
Kiu ankoraŭ volas ĝui la pli favoran kotizon de la 2-a aliĝkategorio, tiu nepre aliĝu baldaŭ.

Jen la rekta ligilo al la elektronika aliĝilo:
https://www.esperanto.de/civicrm/event/register?reset=1&id=1 .
Se vi havas demandojn aŭ malfacilaĵojn kun la reta aliĝilo, bonvolu turni vin retpoŝte al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. aŭ telefone al la oficejo de G.E.A.: Tel.: +49 30-5106 2935 .

Prelegoj kaj fakaj kunsidoj: Anoncu tiujn bonvole ĝis plej malfrue la 15a de aprilo 2015 !
Se vi volas prelegi dum la kongreso aŭ inviti al faka kunsido, bonvole anoncu tion rapide.
Fino por informi pri tio estas same la 15a de aprilo 2015. Post tio ni ne plu povas garantii, ke ankoraŭ estos spaco en la taga programo. Jam nun ĝi estas preskaŭ plena :-)

Komuna tagmanĝo kaj ekskursoj
http://www.esperanto.de/gek2015/ekskursoj?lingvo=eo
Bv. antaŭmendi ĝis la 30a de aprilo 2015, ĉar ni devas antaŭmendi tagmanĝojn kaj ekskursojn pro organizaj aferoj.
Post tiu dato ni povas ebligi partoprenon nur dum la komuna tagmanĝo aŭ al ekskurso, se ankoraŭ lokoj estus liberaj. Bonvolu demandi nin.

Ni jam nun antaŭĝojas pri belaj tagoj en Hameleno, ankaŭ vi lasu vin allogi de la Ratkaptisto kaj ĝuu la ĉarmon de la urbo kaj de la Vezera montaro en internacia Esperantista rondo!

Via LKK

Kore salutas

Heinz-Wilhelm Sprick,
Schmiedeecke 2, 31840 Hess.Oldendorf, Germanio
Tel: 05152-3425 + 0162-7536396,
Skype: muzikanta_hipopotamo
92a Germana Esperanto-Kongreso Hameln 22.-25.05.2015
"Legendo kaj Lingvo allogas"
www.esperanto.de/dek2015
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando"
www.esperanto.de/hameln/

--
Lu Wunsch-Rolshoven

Komento (0) Vizitoj: 1176

Esperanto dum eksterordinaraj ferioj lernejaj en Togolando

Detaloj

Esperanto dum eksterordinaraj ferioj lernejaj en Togolando
============================================

La 27an de marto 2015 finighis la dua trimestro en togolandaj lernejoj. La komenco de la tria trimestro devus okazi la 7-an de aprilo 2015. La registaro plilongigis la feriojn ghis la 3a de majo. Tial la tria trimestro lerneja komencighos la 4an de majo 2015. Kial tio kaj kion faras la gelernantoj dum tiu chi tempo.

Kiam aperis la anonco pri la plilongigo de la ferioj, la registaro menciis, ke pro la prezidanta elekto okazonta en Togolando la 25an de aprilo 2015 necesas garantii sekurecon al la gelernantoj. Tial ili restu hejme dum la policistoj zorgu pri la sekureco de la elektoj. Tiel longajn paskajn feriojn neniam havis lernejoj en Togolando. Tial gepatroj estas zorgemaj pri siaj geelernantoj. Instituto Zamenhof (IZo) trankviligis ilin. Kiel ?

Kursoj dunivelaj estas organizataj en IZo, kie la gelernantoj studas kvazau ne estus ferioj. Kio pli okulfrapas, tio estas la aparta kurso Esperanta, kiun la lernejo disponigas al gelernantoj de la kolegia nivelo. De la unua ghis la tria klasoj kolegiaj, IZo-anoj sekvas intensan E-kurson. Tio dauros ghis la fino de la ferioj la 1an de majo 2015. Gelernantoj tiel pretigas sin por la E-ekzamenoj de junio. Sukceson al ili.

gk
============================

(Gbeglo Koffi)

Komento (0) Vizitoj: 1251

ACE por du naciaj kongresoj de Esperanto en Afriko en 2015

Detaloj

DU GRAVAJ EVENTOJ ESPERANTAJ EN AFRIKO EN 2015
 ==============================================
 Tritagaj kongresoj okazos en Malagasio kaj Togolando en tiu chi jaro.
 Dum la malagasoj organizos sian kongreson de la 19-a ghis la 21a de junio, la togolandanoj kongresos de la 25-a ghis la 27a de decembro 2015. Chiu el ambau landoj bezonas 600 eurojn por la kongreso, do entute 1200 eurojn bezonas ACE por subvencii tiujn du eventojn.

 Al ACE mankas rimedoj por subvencii tiujn landojn. La iometon, kiun ghi havas, ghi jam disdonis al kluboj/asocioj tra Afriko por la agado en 2015. Organizado de kongresoj bezonas apartan bugheton.

 Ni petas de chiuj bonvelemaj esperantistoj helpi al ACE en ties agado por afriko. Kiuj shatus helpi, tiuj povos disponigi la monon al la konto "acex-e" de ACE che UEA. Eblas ankau rekte rilati kun ACE che jenaj adresoj :
Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.
Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

 Kune ni zorgu pri Esperanto en Afriko, kio estas granda piliero en la tutmonda Esperanto-komunumo.

 Anticipan dankon al chiuj.

 Ho jes ! La kongresoj okazos en Afriko, kaj ghin rajtas partopreni esperantistoj ne nur el tiuj landoj sed ankau el chiuj landoj tutmondaj. Tiuj landoj afrikaj, nome Togolando kaj Malagasio, pretas gastigi chiujn esperantistojn interesighantajn pri la eventoj. Venu festi ESPERANTE kun viaj gesamideanoj afrikaj sur la afrika grundo.

 ACE (Afrika Centro Esperantista)
 ============================

Komento (0) Vizitoj: 1203

Lingva festivalo en la ĉefurbo de Belarusio

Detaloj

Antaŭ nelonge en la Belorusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la tria
Minska Lingva Festivalo kun 50 prilingvaj prezentoj, kiujn vizitis ĉ. 700
lingvemuloj. Al la programo de la festivalo grave kontribuis aktivuloj de la
Moskva E-Asocio MASI.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/04/minsko/

----------
La retejo por vi: http://sezonoj.ru/

Komento (0) Vizitoj: 1145
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012