Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikoloj

  Här ligger i princip alla artiklar som skrivits på EsperantoSverige. Du kan hitta dem genom kategorimenyn till vänster eller i tidsordning till höger. Använd sökfunktionen Serĉi för att hitta artiklar med vissa ord.

  Jen troviĝas pli malpli ĉiuj artikoloj skribitaj en EsperantoSverige. Vi povas trovi ilin per la kategoria menuo live aŭ en tempa ordo dekstre. Uzu la serĉilon Serĉi por trovi artikoloj kun specifaj vortoj.

VIKIPEDIO: KONKURSO / 2015

Detaloj

La uzula grupo "Esperanto kaj Libera Scio" organizas konkurson kun la celo popularigi la uzadon de novaj tradukaj helpiloj en la vikipedio. Per valoraj premioj ĝi volas motivi esperantistojn al tradukado de bonkvalitaj alilingvaj vikipediaj artikoloj. Por partopreni konkurson sufiĉos traduki artikolon per "EnhavTradukado" kaj enskribiĝi en la liston de partoprenantoj.

Pri kio temas?

En ĉiuj vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" (vidu ĉehttps://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). Ĝi faciligas la laboradon, ĉar montras fontan kaj tradukatan tekstojn unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn viki-ligilojn, bildojn kaj kategoriojn. Krome, por kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la kataluna) ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj multe pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso daŭros la tutan monaton inter 1-30 de novembro.

Pliajn detalojn pri la konkurso vi trovos en la paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015

Nome de organiza teamo:

KuboF Hromoslav
<Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>

--------------
Ret-Info, LS

Komento (0) Vizitoj: 905

Vi behöver dina åsikter!

Detaloj

Nu är det dags att starta omvandlingen av EsperantoSverige på allvar. Efter tre års tester har vi hunnit få en del frågor och idéer, men inte så många så att vi egentligen vet vad våra besökare har nytta av och vill ha. Nu har du chansen att önska, tycka eller bara lyckönska oss i arbetet. Använd gärna formuläret under huvudmenyns Aktuale -> Kontakto. Det går också att diskutera saken i Diskutejo på intere.se eller kontakta administratörerna privat.

Vår ursprungliga ambition var att bjuda in alla olika delar av esperantorörelsen att samla sig på en gemensam yta. Att helt enkelt göra det lättare för folk att snabbt hitta relevant info och inte behöva hoppa runt mellan flera olika hemsidor. Ambitionen var också att ge utrymme för klubbarna att visa upp sig och sin verksamhet, samt samarbeta över gränserna för att göra SEF till något mer än en isolerad styrelse som ska försöka representera enskilda och klubbmedlemmar mot omvärlden. Det har inte lyckats så väl som vi hoppades, men i grund och botten består den ambitionen. Trots att vi har ca 15 redaktörer i de klubbar och organisationer som ändå är med, använder sig långt ifrån alla av denna möjlighet. Det måste bli lättare att använda ES.se. Eftersom finansieringen inte längre är något större problem, är vi friare att använda tjänster som kostar en slant för att göra sidan mer tillgänglig.

Tanken är därför att dra ner på ambitionen utan att förlora innehåll. Eftersom hela hemsidan kommer att omvandlas, så arbetar huvudadministratören för tillfället utifrån hypotesen att klubbsidorna, åtminstone till en början, får ett enklare och mer enahanda utseende med tre huvudsakliga innehållstyper; info om klubben och dess verksamhet, blogg samt kontaktuppgifter. Aktivare klubbar med fler behov kommer att kunna få mer, men utgångspunkten blir en standardiserad modell som är lätt för våra funktionärer att hantera. Därmed kan vi också lägga upp info om grupper och klubbar som inte uttryckligen vill ha en egen hemsida. Erfarenheten nu visar att nytillkomna medlemmar är förvånade att det inte finns mer info, och inte heller info om alla klubbar och grupper.

Av funktionerna är Kalendaro en viktig del som fungerat bra och dessutom drar till sig besökare. Den blir kvar i ungefär samma utförande. Kontaktformuläret kan komma att förändras. Den stora förändringen kommer mest att upplevas av redaktörerna, eftersom vi försöker bestämma oss för ett bättre sätt att hantera innehåll för medarbetare. Det finns flera att välja på, därför är vi tacksamma om du förmedlar vad du önskar och förväntar dig när du besöker den här hemsidan. Det hjälper oss att välja rätt från början.

För dig som är seriöst nyfiken på vad som komma skall, går det att tjyvkika på esperantonordio.org/nova. För att vara förberedda på en eventuell succé köpte vi en gång domänen esperantonordio.org, men den används bara för administrativa syften än så länge. Som t ex utveckling av kommande reguljära EsperantoSverige.

 

 

Komento (0) Vizitoj: 927

Septembra raporto pri EsperantoSverige

Detaloj

Oftaj gastoj jam rimarkis ke EsperantoSverige malvigliĝis dum la somero. La ĉefa administranto estis tute okupata pri privataj kaj urĝaj aferoj* . Jam kelkaj servoj malbone funkcias, sed renovigo de la paĝaro okazos.

Post pluraj malĝojigaj testoj per aŭtomataj iloj renovigi la retejon, mi konstatas ke mi devas permane fari grandan laboron denove. Tio urĝas nun kaj mi jam komencis plani la aferon. Revenu ĉi tien por pli da informoj pri tio dum la venontaj semajnoj.

Tamen, la centraj funkcioj kaj la aktiviloj ĉe intere.se daŭre funkcias.

Se vi havas demandojn, ideojn aŭ volas raporti pli da nefunkciantaj aferoj, bonvolu kontakti nin per la kutima Kontaktilo.

(* Stella translokiĝis al alia parto de la lando dum la somero kaj ankaŭ movis sian 84-jaraĝan patron al tiu nova hejmo por povi helpi lin per ĉiutagaĵoj. La domo estas malnova kaj dekomence postulas diversajn zorgojn. Laboro por restaŭri la retejon daŭrus almenaŭ tutan semajnon, se oni povas labori seninterrompe, kio ne eblas dum la nunaj cirkonstancoj. Do, tiu ĉi grava tasko daŭros "iom" pli longe.)

Komento (0) Vizitoj: 3815

Esperanto denove en la Ekonomia Forumo

Detaloj

Ankaŭ ĉi-septembre, la dekan jaron sinsekve, Esperanto estis prezentita dum 
la Ekonomia forumo en Krynica-Zdrój (Pollando), kiun partoprenis ĉ. tri mil 
politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj. EEU aranĝis 
Esperanto-standon, kaj la muzika grupo “Junaj Voĉoj” kantis en Esperanto por 
la partoprenantoj.

Legu pli en la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la 
novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/09/krynica/

Komento (0) Vizitoj: 1205

Publikaj prelegoj per skajpo - en la Tago de Lingvoj

Detaloj
Publikaj prelegoj per skajpo - en la Tago de Lingvoj

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la portalo 'edukado.net' organizas skajpajn prelegojn la 26-an de septembro, sabaton kaj la 28-an, lundon. Per la konferenca funkcio de Skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kun la aŭskultantoj. Estas ĉ. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas, ke la partoprenantoj havu skajpo-konton, bonan retkonekton kaj mikrofonon. Havi kameraon gravas nur por la prelegantoj.

Ĝis nun ni havas sep programojn. Ili rilatas al la sekvaj lingvoj: itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, la usona signolingvo kaj la okcitana. Prelegos (laŭ la vico de la lingvoj): Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xueqin SHI (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Lee Miller kaj Christophe Chazarein. Du pliaj kursoj estas sub preparo.

La detalan horaron vi povas vidi sur la paĝo 'skajpaj prelegoj'. Se vi interesiĝas partopreni iun kurseton, bonvolu anonci vin en la 'forumo' - de la portalo edukado.net

Tiuj programoj estas oficiale registritaj en la paĝaro la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj, organizanto de la kampanjo kaj filio de la Konsilio de Eŭropo.

laŭ http://edukado.net/novajhoj?id=570

--------------
Ret-Info, LS

Komento (0) Vizitoj: 913

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Detaloj
NOVAJ LIBROJ EN LA SCIENCA KAJ TEKNIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ terminarojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj.

Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj - en formatoj pdf, html, doc, epub, kaj aliaj.

Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.

STEB estas funkciigata de Lingvo-Studio en la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto.

Reteja adreso de STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ – oficejaj kunlaborantoj:  Szilvási László kaj Mészáros István, kontakteblo: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj!

Szilvási László

Komento (0) Vizitoj: 867

ĈU ESPERANTO PERAS ION ALIAN OL LA KUTIMA VOJAĜADO?

Detaloj

Helpu la novan ekspozicion en la Esperanto-Muzeo en Svitavy

ĈU ESPERANTO PERAS ION ALIAN OL LA KUTIMA VOJAĜADO?

Kun subteno de la urba estraro en la urbo Svitavy ekde 2008 funkcias la Esperanto-Muzeo de Ĉeha Esperanto-Asocio. Ĝi situas apud la urba ĉefplaco, ĝian ekeston subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeha Respubliko. Depost ĝia malfermo regule okazas tie publikaj ekspozicioj, la nuna havas la titolon "Esperanto kaj kolektado" (vidu: http://www.ipernity.com/blog/181031/806146 ).

Centra retejo de la muzeo estas: http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/

La 26-an de septembro oni planas malfermi novan ekspozicion "Esperanto ĉirkaŭ la mondo - alternativa maniero ekkoni fremdajn landojn kaj kulturojn" - por kiu la gvidantoj de la Muzeo petas vian helpon.

La temo celos respondi al la demando: "Kiugrade Esperanto peras ion alian aŭ pli valoran ol la kutima vojaĝado (ĉu individua, ĉu kun vojaĝagentejo)?"

La kolektita materialo servos ne nur por fizika ekspozicio, sed parto estos disponigita ankaŭ interrete aŭ utiligita por gazetartikoloj.

Estas aparte serĉataj:

fotaĵoj pri interesa travivaĵo/situacio/aktivado kion vi spertis, aŭ nekutima loko, kiun vi vizitis dum vojaĝado per Esperanto
mallonga rakonto (ĉ. 1 paĝa) pri io interesa/inspira, kion vi eksciis aŭ spertis pri la mondo pere de Esperanto (vojaĝante, korespondante, legante)
sonregistraĵoj kun esperantlingvaj popolkantoj de diversaj landoj,
mallongaj amatoraj videofilmoj (paroligitaj aŭ subtekstigitaj en Esperanto) pri vidindaĵoj aŭ kulturo de diversaj landoj.

Detalan priskribon pri la projekto kaj de la atendataj materialoj vi trovas en la retejo de la muzeo, aŭ ĉe la retejo de ĝia respondeculo:

Pavla Dvoráková,

http://www.ipernity.com/blog/181031/1584432 
Retadreso: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

-------------
Ret-Info, LS

Komento (0) Vizitoj: 898
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012