Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikoloj

  Här ligger i princip alla artiklar som skrivits på EsperantoSverige. Du kan hitta dem genom kategorimenyn till vänster eller i tidsordning till höger. Använd sökfunktionen Serĉi för att hitta artiklar med vissa ord.

  Jen troviĝas pli malpli ĉiuj artikoloj skribitaj en EsperantoSverige. Vi povas trovi ilin per la kategoria menuo live aŭ en tempa ordo dekstre. Uzu la serĉilon Serĉi por trovi artikoloj kun specifaj vortoj.

Esperantomuziko

Detaloj

Danbazita internacia muzikgrupo Espo-Despo miksas nuntempe sian materialon en Bolonjo, Italio, kun la fama producento Mustafa MuCe Cengic, kaj baldaŭ aperos ilia nova albumo labornome 'Bosniumas'. 

En la albumo oni trovos interpretaĵojn de bosnaj tradiciaj urbaj kantoj-'sevdalinkoj'. Multaj ‘esperanto steluloj’ prenis parton kiel gastoj. Inter aliaj aŭskuteblas Helle Cleary (DK), Flavio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (ARG), Gijom’ Armide (FR/DE) kaj Patrik Austin (FI/GB). 

Ankaŭ aliaj, ne-esperantistoj kaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj partoprenis, inter aliuj Dino Pehilj (BA/DK), Eisabeth Vik (N/DK), Ljubo Martinoski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR/DK), Edouard Galstian (ARM/DK) kaj Per Henriksen (DK). 

La mastrigado okazos ĉimonate ĉe Vinilkosmo kaj la albumo aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/…/popo-roko-hiph…/espo-despo-135.html kaj en la diversaj aliaj retejoj kun Vinilkosmo-katalogo (CD1D, 1D MP, 1D tuŝ, ktp..)

Amir Hadziahmetovic

Komento (0) Vizitoj: 759

La Ondo de Esperanto por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj (ePub)

Detaloj

La redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2007 proponas elektronikan abonon
en la populara dosierformo pdf. Ĉar por posedantoj de librolegiloj,
saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo
ne estas oportuna, speciale por ili la redakcio de “La Ondo de Esperanto”
ĵus enretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub (Electronic
Publication). Oni povas senpage elŝuti la ePub-revuon kaj legi ĝin helpe de
pluraj aparatoj.

Legu pli en la retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/ondo-9/

Komento (0) Vizitoj: 682

Savado de Esperanto-kolektaĵoj, arkivoj, ktp.

Detaloj

Kunlabore IFEF kaj Interkultura Centro Herzberg okazigis seminarion en
Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo komence de marto.
Rezulto de tiu renkontiĝo de fakuloj estas starigo de projekto kun
celo fari manlibron kongrue kun la strategia laborplano de UEA
(Agadkampo: Konsciigo, precipe 1.2.3. Esploro kaj dokumentado).
Ni celas konsciigi Esperanto-klubojn, landajn kaj fakajn asociojn pri
la graveco de konservado de niaj historio kaj movada kulturheredaĵo.
Jen konkretaj konkludoj kaj alvoko rezulte de la internacia fakseminario.
Interesiĝantoj, kunlaboremuloj: bv. baldaŭ respondi.
Detaloj pri la seminario kaj alvoko por la grava projekto:
esperanto-urbo.de/page.php?pid=90908309

Je nomo de la iniciatintoj kaj organiza teamo ni kore salutas!

Zsófia Kóródy

Komento (0) Vizitoj: 750

Blogo pri Marso kun la fotoj de HIRISE

Detaloj

Blogo pri la planedo Marso kun la fotoj de HIRISE

http://beautifulmars-esperanto.tumblr.com/

Vizitu tiun ĉi blogon pri NASA-projekto en Esperanto, kunhaviganta fotojn pri la planedo Marso!

Enkadre de la projekto HIRISE (Scienca Eksperimento pri Fotado kun Alta Distingivo) funkcias la plej forta foto-kamerao de sia speco sendita al alia planedo, montranta al ni bildojn de la surfaco de Marso kun nekredebla distingivo. Ĉi tiu blogo en Tumblr estas la unua scienca retfluo de NASA-projekto en Esperanto, kunhaviganta Marson kun aliaj, kaj prizorgita de Shane Kirby, tradukista volontulo ĉe la usona kosma instituo.

Ĉu vi volas partopreni en la Projekto "Bela Marso"? - Vi povas kontakti: Shane Kirby, Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.


----------------
Ret-Info / L.S.

Komento (0) Vizitoj: 922

Revision av hemsidan påbörjad

Detaloj

Den sedan länge utlovade uppdateringen och föryngringen av EsperantoSverige har nu påbörjats. Exakt vad det innebär och hur den kommer att se ut vet vi först när vi är klara.

En del menyer och funktioner försvinner helt och hållet därför att de inte har använts. Vissa av dessa funktioner flyttas till andra sidor. Projekt kommer t ex att flyttas till Intere.se.

Klubbsidorna kommer att få ett nytt och enhetligt utseende med presentation och kontaktuppgifter. De klubbar som så önskar kommer att få en sk gruppblogg där flera kan skriva inlägg i klubbens namn. Alla klubbar kommer att presenteras, men bara de som önskar kommer att kunna skriva själva.

Hela artikelfunktionen kommer att förändras och förenklas. 

Kalendaro kommer att vara kvar utan någon förändring.

Komento (0) Vizitoj: 2897

Turisma semajno kun profesia e-ista ĉiĉerono

Detaloj

Francaj kasteloj kaj verkistaj rezidejoj: turisma semajno kun profesia e-ista ĉiĉerono je 2016-junio-12/17

Post nia sukcesa ekskurso antaŭ la UK en Lille, Catherine Kremer kaj Jannick Huet proponas al vi, scivolemaj Esperantistoj, novan turisman programon en la Luar-Valo: www.gresillon.org/s1

Ni vizitos per profesia ĉicêronado en Esperanto ne nur famajn Renesancajn Kastelojn sed ankaŭ rezidejojn de la verkistoj Ronsard, Rabelais, Balzac kaj Leonardo Da Vinci.

Aliĝu nun al nia turisma semajno 2016 en junio per www.gresillon.org/s1   
Atentu, la kastelo Gresillon havas malmulte da unulitaj litĉambroj, do ne prokrastu vian aliĝon se vi deziras tian litĉambron!

Novaĵo: por atingi Gresillon facile: flugo de British Airways el London City (LCY) al Angers Loire (ANE) lunde 13an de junio por 76 £. La flughaveno situas je 15 km de Gresillon kaj ni povos veturigi vin.

Koran bonvenon en la Esperanto-Kastelo

Jannick Huet

Komento (0) Vizitoj: 784

Nova redaktoro por la revuo "Esperanto"

Detaloj

============================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 607
2016-02-29
============================================================

NOVA REDAKTORO POR LA REVUO "ESPERANTO"

El ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo 'Esperanto', la Estraro de UEA elektis Attila Kaszás (47). Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

"Ni estas tre feliĉaj pri la kvalito de la homoj, kiuj proponis sin por tiu grava rolo", komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Denove nia komunumo montris, kiom da talentoj ĝi daŭre sukcesas nutri. La redaktoro estas ŝlosila ano de nia teamo en la Estraro kaj Oficejo, kaj mi antaŭvidas ke Attila plurflanke kontribuos al niaj laboroj por la renovigo de la Asocio."

Lerninto ĉe la fama kvintaga "Piratfiŝkurso" en 1987, Kaszás tuj aliĝis al la E-Fako de la Universitato ELTE en Budapeŝto, kaj fariĝis tre aktiva en la junulara movado de la 90-aj jaroj. Estrarano de Hungara E -Junularo kaj TEJO, li kunorganizis multajn junularajn renkontiĝojn kaj trejnseminariojn, rolante kiel la LKK-prezidanto de la 55-a IJK. Dum la renkontiĝoj li ofte verkis kaj reĝisoris humurajn skeĉojn kaj kunredaktis eldonaĵojn. Poste li fondis E-familion, en kiu naskiĝis unu filo.

Profesie, Kaszás laboris ĉe registaraj instancoj, NRO-oj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junularpolitiko, ekologia mastrumado kaj internaciaj rilatoj. Li nun faras doktorajn studojn pri elektronika demokratio. Membro de la hungara UNICEF-komisiono kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj, li krome ellernis pro pasio dek kvar lingvojn ĝis nun, kaj multe vojaĝis, entute en pli ol kvardek landoj.

Kaszás transprenos la redaktadon de la revuo ekde la maja numero ĉi-jare. "Dum la lastaj semajnoj mi konstante cerbumas pri la revuo, mi estas plena je ideoj, temoj, rubrikoj, artikoloplanoj", li entuziasmas. Jam en marto li planas viziti la Centran Oficejon por konatiĝi kun la kolegoj tie.
                       * * * * *

Komento (0) Vizitoj: 726
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012