Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Artikoloj

  Här ligger i princip alla artiklar som skrivits på EsperantoSverige. Du kan hitta dem genom kategorimenyn till vänster eller i tidsordning till höger. Använd sökfunktionen Serĉi för att hitta artiklar med vissa ord.

  Jen troviĝas pli malpli ĉiuj artikoloj skribitaj en EsperantoSverige. Vi povas trovi ilin per la kategoria menuo live aŭ en tempa ordo dekstre. Uzu la serĉilon Serĉi por trovi artikoloj kun specifaj vortoj.

Esperanta klavaro por Makintoŝo

Detaloj

Esperante

Troviĝas pluraj manieroj skribi Esperantaj supersignoj. Por kaj makintoŝoj kaj Vindozaj komputiloj, kaj plej verŝajne ankaŭ por linuksaj maŝinoj, troviĝas dosieroj kaj programetoj tiel ke vi povas rekte skribi ĉapele.

Ni aldonas tiajn dosierojn en nia dosiera ujo - vidu sub menuo Fakt & info - Dosieroj.

Fari ĉi-tiel:

1 Elŝuti la dosieron Esperanta klavaro por Makintoŝo.

2 Kiam ĝi estas en via komputilo vi devas malfermi ĝin (ESF-klavaro.zip).

3 Metu ĝin en la dosierujo Keyboard Layouts en Library (Biblioteko) por la uzanto kiu povu elekti klavaron. (Durdisko -> Uzanto -> (uzantnomo) -> Biblioteko -> Keyboard Layouts ->)

4 Eniri Sistemagordoj-> Lingvo kaj teksto. En la menuo elekti Enig-fontoj. Trovu "Esperanto SFX" kaj marki la elektobutonon. Fermu Sistemagordoj.

5 Por uzi la Esperantan klavaron ŝanĝu flageton en la plej supra sistema menuo en via ekrano.

 

Svenska

Det finns många sätt att skriva esperanto med övertecken. Det finns filer som gör att både Macar och Windowsmaskiner, och antagligen även linux-system, kan skriva övertecken direkt.

Vi lägger upp alla filer i ämnet vi kan hitta under menyn Fakto & info - Dosieroj.

Gör så här:

1 Ladda ner filen Esperanta klavaro por Makintoŝo.

2 När du har den på din dator ska du packa upp den (ESF-klavaro.zip).

3 Lägg den i mappen Keyboard Layouts i Bibliotek på den användare som ska kunna välja tangentbord. (Hårddisk -> Användare -> (användarnamn) -> Bibliotek -> Keyboard Layouts ->)

4 Gå in på Systeminställningar -> Språk och Text. I menyn väljer du Inmatningskällor. Leta upp "Esperanto SFX" och kryssa i rutan. Stäng Systeminställningar.

5 När du behöver skriva övertecken väljer du tangentbord genom att byta den lilla flaggan uppe i skärmens menyrad till Esperanto.

 

Komento (0) Vizitoj: 4146

Kiel funkcias?

Detaloj

Kiu estas membro en la Diskutejo?

Ĉi tie nur estas membroj de EsperantoSvedio, neniu eksterulo havas aliron al la Diskutejo.

Eĉ troviĝas partoj nevideblaj por membroj, kie ekz nur la administrantoj de la retejo, specifaj estraroj k s povas vidi kaj skribi noticojn.

 

Strukturo de la Diskutejo

La Diskutejo konsistas el kelkaj diverstemaj "forumoj". Forumo estas aparta parto de la tuta diskutejo, kiel "Projektoj" kaj "Movado".

Sub ĉiu forumo troviĝas kelkaj sekcioj. Sekcio estas ĝenerala apartigo de la forumo. En la forumo Projektoj troviĝas ekzemple "EsperantoSverige", "Sveda esperantokongreso" kaj "Bokmässan". Ili estas tute apartaj aferoj kun sia propra loko.

Ene de ĉiu sekcio troviĝas kategorioj. La sekcio Sveda esperantokongreso ekz havas kategoriojn kiel Loĝado, Kongresejo, Varbado kaj Kongresanoj.

La tuta strukturo estas radika, tiel ke oni difinu pri kio oni skribos aŭ legos.

 

La diskutoj okazas per Noticoj

Ene de sekcioj kaj kategorioj troviĝas la mesaĝoj de la diskutantoj - la Noticoj.

Notico estas kvazaŭ eta retpoŝto en si mem. Ĝi havas rubrikon, tekston kaj vi sendas ĝin kiam vi finskribis. Notico estas sendata al la forumo, tiel ke ĉiuj forumanoj povas legi kaj respondi al ĝi.

Kiam okazas longedaŭraj diskutoj kun pluraj partoprenantoj estas ege bone havi la diskuton en tiu ĉi formo. En retpoŝtlisto vi povas perdi mesaĝojn, novuloj alvenas kiuj ne konas la komencon de la diskuto ktp. En forumo la tuta diskuto restas kaj oni povas reiri kaj legi kiam ajn kaj kiom ofte plaĉas.

 

Pluraj manieroj komuniki

Oni ne nur povas komuniki per vortoj. Se iu persono plaĉas al vi, vi povas doni "bonan karmon" al ĝi pere de plus-signo. Se persono ĝenerale estas stulta kaj ĝena, vi povas donaci "fian karmon" pere de minus-sign.

Se unuopa notico plaĉis multe al vi, vi povas donaci Dankon pro la mesaĝo. Ĉiuj kiuj dankas estas menciitaj sub la mesaĝo.

Se kontraŭe, kiam homo verkis ofendan aĉaĵon, vi povas denunci la noticon. Se la persono estas malafabla la administrantoj povas bloki ĝin daŭre aŭ dum mallonga tempo.

 

Ĉu interesa enhavo?

Tio nature dependas de la forumanoj, sed se temas pri demando aŭ propono, eblas starigi voĉdonon anstataŭ havi amase da "Ankaŭ mi"-noticoj.

Tiamaniere eblus por laborgrupoj kaj eĉ estraroj havi decidan proceduron pere de sia forumo.

Ege interesa enhavo povas esti kopiita por krei memstaraj artikoloj aŭ blogeroj, legeblajn por la ĝenerala publiko.

 

Ĉu vi ankoraŭ havas demandojn?

Vi povas demandi en la forumo "Bv komenci ĉi tie unue - pri la forumo". Tie estas sekĉio Proponoj kaj demandoj. Legi ĉu alia jam demandis. Se ne, vi povas mem skribi noticon kaj demandi.

 

Komento (0) Vizitoj: 4545
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012