Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

Detaloj

DEKLARO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ

La 10-a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Chi-jare ni festas la 68-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkomprenigho pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuighintaj Nacioj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115. Ghi restas koninda por chiu esperantisto.

Universala Esperanto-Asocio fieras pro sia asociigho kun la Universala Deklaracio. Jam pli ol unu jaron antau la fina ratifo de la Deklaracio en decembro 1948, la Asocio enkondukis paragrafon en sia Statuto, lau kiu la homaj rajtoj estas "esenca antaukondicho" por ghia laboro por internacia komunikado kaj interkomprenigho. Tra la postaj jardekoj, UEA vaste uzis Esperanton por informi niajn membrojn tra la tuta mondo pri la graveco de homaj rajtoj kaj por instigi ilin disvastigi tiun mesaĝon en la propraj komunumoj.

Venante tuj post la fino de unu el la plej grandaj konfliktoj en la homa historio, la Universala Deklaracio markis raran momenton de unuanimeco en la internacia komunumo. Tiun unuanimecon UEA firme deziras konservi, protekti kaj restarigi en la nuna periodo de internacia malcerto kaj strechiteco, kiam la kapabloj por konstrui pli bonan mondon tiel abundas kaj la obstakloj al ties atingo estas tiel malfacile supereblaj. Ni salutas Unuighintajn Naciojn kiel gvidlumon de espero en afliktata mondo, kaj ni renovigas nian promeson kunhelpi en antauenigo de internacia kompreno en spirito de egaleco, malferma debato, kaj praktika helpo al la suferantoj.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012