Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo

Detaloj

============================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 646
2016-11-16
============================================================

TEJO EKGVIDAS KUNORDIGSTRUKTURON PRI TUTMONDA JUNULARO

Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatshangho) estis organizita en Marakesho la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontigho de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajnorganizojn.

TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ghi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara-Europa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado - Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

"Ni jam laboras por surtabligi en UN gravajn temojn, kiel ekzemple la aktiva engaghigo de junularo en la planado kaj agadoj rilataj laDauripovajn Evoluigajn Celojn", komentas Francesco Maurelli. "Nome de IKRJO en la venontaj tagoj mi sendos leteron al S-ro Frederick Shava, Prezidanto de EKOSOK, cele al kunlaboro kadre de la januara Junulara Forumo che UN Nov-Jorko".

"Mi fieras pri la laboro de TEJO en Eksteraj Rilatoj", aldonas Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri KER. "Tiu chi atingo montras kiom TEJO estas serioze konsiderata tutmonde. Ni plulaboru kunlabore kun la tutmonda junularo por konstrui pli justan mondon."

Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj, bv. konsideri donaci tra UEA kun priskribo: "TEJO-KER" (UEA-konto: tejker). Pagmanieroj estas priskribitaj che http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012