Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

HEROLDO ESTAS AĈETITA – ĜI RENASKIĜOS EN 2017

Detaloj

"Heroldo de Esperanto" estas unu el la plej malnovaj Esperanto-gazetoj. Dum la lastaj jaroj ĉe la nuna eldonanto ĝi ofte malfruis, havis multajn problemojn – sed nun aperis espero pri ĝia revigliĝo.

Fabricio Valle (la antaŭa redaktoro de la revuo Esperanto) kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno "Sociala Grupo Lexus" en Brazilio, aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto" kaj eldonos ĝin ekde la jarkolekto 2017.

La ĝisnuna eldonanto Kooperativo de Literatura Foiro (membro de la pakto de G. Silfer) respondecas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016. La vendo ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj IIC.

Informoj pri la planoj de Lexus rilate la gazeton, fonditan de Teo Jung, aperos regule ĉe la Facebook-paĝo de la nova eldononto: https://www.facebook.com/lexussociala/

L.S.

-------
Fonto: Ret-Info, LS

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012