Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato

Detaloj
La Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato ricevis internacian nemovadan kvalit-rekonon de EAQUALS.
La agado de tiu organizaĵo interesos esperantistojn de ĉiuj kontinentoj.
 
EAQUALS estas internacia organizaĵo pri plej altaj kvalit-normoj en instruado de fremdaj lingvoj. Ĝi estas registrita en Britio. EAQUALS  konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo rigardata tutece, kiel instruado, ekzamenado, lernado kaj multaj aliaj gravaj elementoj ligitaj kun lingvoinstruado.

EAQUALS partoprenas en laboroj de la Konsilio de Eŭropo, ĝi ankaŭ estas konsultata de la Eŭropa Komisiono pri aferoj rilataj al lingva edukado.

En la Jagelona Universitato estas instruataj pli-malpi 100 fremdaj lingvoj, sed 11, inter ili Esperanto, estas plej larĝe disponigataj en la granda fremdlingva fako de la universitato, kiu nomiĝas Jagelona Lingva Centro. Nur tiuj lingvoj celis (laŭ la rekomendo kaj kun forta apogo de la Rektoro) kaj akiris la Eaquals-kvaliton.

La E-instruado en JU havas oficialan statuson, tial la altegan koston de la akredito pagis, kompreneble, la universitato.

https://www.eaquals.org/2016/05/09/jagiellonian-language-centre-in-krakow-joins-eaquals/


La signifo por Pollando

La Jagelona Universitato estas la unua universitato en Pollando, kies lingvoinstruado ricevis tiun prestiĝan kvalit-markon. Tiu fakto malfermas la vojon al la fremdlingvaj fakoj de aliaj polaj universitatoj. Jam kelkaj petis ĉi-rilatan helpon de la Jagelona Universitato.


La graveco por Esperanto

  1. Laŭ konataj dokumentoj, la Jagelona Universitato estas la sola mondskale (kaj verŝajne la unua) supera lernejo, kies E-instruado havas la internacian Eaquals-markon (de iom pli longa tempo slogano de la Jagelona Lingva Centro estas “Ni estas aliaj”). Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton. Tio estas grava por E-o, ĉar montras, ke

  1. la lingvo povas esti traktata tute same, kiel aliaj, etnaj lingvoj, kaj ke

  2. ĝia instruado povas atingi saman, internacie rekonatan nivelon kiel la angla, germana k.a.

  1. E-o estas pli facile akceptebla en internaciaj fakaj medioj, se proponas ĝin granda ŝtata universitato.

  2. La fakto de la bazita sur la plej modernaj normoj internacia rekono de la E-instruado, kiu jam realiĝis en granda universitato, povas malfermi la vojon al movadaj institucioj instruantaj E-on.

 

La akiro de la internacia rekono de alta kvalito en lingvoinstruado estas konsiderata en la plej bona pola universitato kiel granda sukceso, kaj jam kelkajn monatojn daŭras festo...

 

La E-instruado en la Jagelona Universitato estas realigata de Maria Majerczak.

---
 

Ekde nun la oficialaj atestiloj kaj konfirmiloj de la Jagelona Universitato pri Esperanto kaj pri aliaj lingvoj enhavos la markon de la internacia EAQUALS-kvalito.

 

Baldaŭ komenciĝos nova, mallonga internacia E-kurso en Interreto.

 

Maria Majerczak

Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012