Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Senpage elŝuteblaj jarkolektoj de La Ondo de Esperanto (2007-2010)

Detaloj

Ekde 2007 oni povas aboni la sendependan internacian gazeton “La Ondo de 
Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando) ne nur papere, sed ankaŭ elektronike 
(pdf). Jam pli ol kvarono da abonantoj elektas la elektronikan abonon.

Hodiaŭ la redakcio de “La Ondo de Esperanto” enretigis la pdf-versiojn de 
ĉiuj numeroj por la jaroj 2009 kaj 2010. Nun ili (kaj la pli frue 
enretigitaj jarkolektoj 2007 kaj 2008) estas senpage elŝuteblaj. Legu pli en 
la retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/02/ondo-3/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 
42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika 
(pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

----------
La retejo por vi: http://sezonoj.ru/

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012