Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

UEA planas acheti loghejon por volontuloj en Roterdamo

Detaloj

===========================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 605
2016-02-23
===========================================================

UEA PLANAS ACHETI LOGHEJON POR VOLONTULOJ EN ROTERDAMO

La Estraro de UEA planas acheti loghejon kun pluraj dormochambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, char dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaghuloj au pensiuloj pretas labori volontule por UEA en Roterdamo dum kelksemajna au kelkmonata periodo.

"Ni starigis nian Volontulan Servon jam en la sepdekaj jaroj, sed nun la havebleco de europaj subvencioj ebligas ghian plivastigon," klarigas Mark Fettes, Prezidanto de UEA. "Nia Estraro vidas en tio multajn avantaghojn. Volontuloj ne nur helpas en la realigo de plej diversaj laboroj, sed krome post spertigho povos pli efike labori por plifortigi la movadon en siaj hejmlokoj."

Por financi la acheton de volontula loghejo, la Estraro lanchas tutmondan donackampanjon. "Chiuj kontribuoj, chu grandaj, chu etaj, estas bonvenaj," diras Martin Schäffer, Ghenerala Sekretario de UEA. "Krome eblas pruntedoni monon al UEA je malgranda au nenia interezo por helpi al la realigo de la projekto."

La Estraro jam konfidis al teamo de oficistoj la taskon esplori pri taugaj loghejoj en Roterdamo, sub la gvido de Vica Ghenerala Direktoro Veronika Poór.

Por ricevi pliajn informojn bv. skribi al: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.. Donacojn eblas fari al la kontoj de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Konto voldom .

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012