Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Mesagho de Unesko

Detaloj

============================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 604
2016-02-20
============================================================

MESAGHO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

21-a de februaro 2016

En 2016 la temo de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas: 
"Kvalita edukado, lingvo(j) de instruado kaj rezultoj de lernado".

Tio emfazas la gravan rolon de la gepatraj lingvoj en la strebado al kvalita edukado kaj lingva diverseco, celante la realigon de la nova programo de "Celaro 2030 por Dauripova Evoluigo".

La 4-a punkto de "Celaro 2030 por Dauripova Evoluigo" enfokusigas kvalitan edukadon kaj lernadon dum la tuta vivo por chiuj, por ebligi al chiu virino kaj viro la akiron de kompetentoj, konoj kaj valoroj, permesantaj al ili la realigon de siaj vivceloj kaj plenan partoprenon en la socia vivo. Tio speciale gravas por knabinoj kaj virinoj, samkiel por minoritatoj, indighenaj popoloj kaj vilaghanoj. Tio aperas en la programo de Unesko "Agadkadro Edukado 2030", la realiga plano de la Celaro 2030, kiu instigas al la uzo de la gepatra lingvo en instruado kaj lernado, same kiel al la subteno kaj konservado de la lingva diverseco.

La multlingveco estas esenca por la antauenigo de tiuj celoj – ghi estas nemalhavebla antaukondicho de la sukceso de la Celaro 2030, koncerne interalie kreskon, laboreblojn kaj sanon, realigon de dauripovaj konsumado kaj produktado, kaj rilate al klimatshangho.

Unesko same atentas pri la defendo kaj antauenigo de lingva diverseco en la Interreto, subtenante la kreadon de lokaj publikajhoj kaj instruadon pri amaskomunikado kaj informado.

Per sia programo "Lokaj kaj indighenaj kono-sistemoj" (LINKS) Unesko elstarigas la gravecon de la gepatraj kaj lokaj lingvoj, kiel iloj konservantaj kaj diskonigantaj la sciojn kaj kulturojn indighenajn, kiuj estas grandaj fontoj de sagheco.

El multlingva vidpunkto la gepatraj lingvoj estas esencaj eroj de kvalita edukado, kio mem estas la bazo por la kapabligo de la individuoj kaj de ilia socio. Ni devas agnoski kaj subteni tiun potencon, por ellasi neniun kaj konstrui estontecon pli justan kaj dauripovan por chiuj.

Chi tio estas la mesagho de Unesko okaze de tiu chi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Irina Bokova
Ghenerala Direktoro de Unesko

- - -

Trad. Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

Retejo kun diverslingvaj afishoj kaj klarigaj tekstoj pri la Tago: http://www.linguistic-rights.org/21-02-2016/
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012