Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Transira Konsilio de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) estas formita

Detaloj
Karaj gekolegoj en TEJO kaj UEA, 
 
Jen rara kaj grava novaĵo, tial mi sendas ĉi tiun al pluraj dissendolistoj.
 
Mi raportas, ke la Transira Konsilio de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) estis formita dum la 6a regula kunsido de la organizaĵo. Sekve, mi ankaŭ demisias kiel Ĝenerala Sekretario de FEJ, efektive la 1an de februaro, por  la mandaton de la Konsilio, kiu komenciĝos la saman tagon. Mi tamen ne forlasos la organizo, ĉar mi ekservos kiel la Prezidanto de la Transira Konsilio kaj do sekve de FEJ, la unua en ĝia historio.
 
Por pliaj informoj, bv. atente legi la ĉi-suban tekston. Mi elkore dankas al ĉiuj unuopaj personoj aŭ grupoj, kiuj kunlaboris kun mi aŭ helpis min dum mia 28-monata administrado kiel Ĝenerala Sekretario de FEJ, ekde ĝia fondo en 2013. 
 
Mi alvokas, ke dum tiu ĉi nova, eĉ pli grava periodo de FEJ, Esperanto-aktivuloj el la tuta mondo pli aktive kaj entuziasme kunlaboru kun la Transira Konsilio de FEJ. FEJ dum la lastaj du jaroj ne ricevis sufiĉe da konkreta helpo el eksterlando, ekzemple ĉe la kampoj de aktivula maturigo. La aliaj membroj de la Transira Konsilio de FEJ ne estas tute novaj Esperantistoj sed notindas, ke temas pri ilia unua fojo havi postenon en iu Esperanto-organizo, kiu espereble multe engaĝos ilin en Esperanto-aktivadon. Ni helpu kaj subtenu ilin lingve kaj movade. 
 
Ĝis la sekva fazo!
 
Elkore dankas,
 
Albert Stalin Garrido
(Demisianta) Ĝenerala Sekretario
(Novelektita) Prezidanto de la Transira Konsilio
Filipina Esperanto-Junularo, FEJ
<Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin./" target="_blank" style="color: #1155cc;">Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012