Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Goethe estis vera geniulo - Itala Esperanto-Kongreso 20/27-08-2016

Detaloj

*********************************************************
INFORMITALE 196
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

Johan Wolfgang von Goethe estis vera geniulo. Li aliĝis al la Itala
Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol 200 jaroj, kiam ekzistis nek Italujo,
nek Esperanto. Li venis al Frascati (Fraskati) en la fino de la 18-a
jarcento, kaj multe ŝatis la urbeton, kiu memoras pri li kaj afiŝas sur
marmoraj tabuloj liajn laŭdojn.

Vi havos eĉ pli varma akcepton, se vi sekvos lin. Rigardu ĉion en
http://kongreso.esperanto.it/83/ kaj aliĝu tuj.

Temo de la kongreso estos: Instruado de lingvoj en eŭropaj lernejoj.
Abundos prelegoj, muzikaj prezentoj kaj ekskursoj al centritalaj
turismaĵoj. Kompreneble Romo el nia vidpunkto povas esti konsiderata
periferio de Frascati, kaj tie nin akceptos la papo en ĝenerala aŭdienco.

Ni kaj 250 aliaj kongresanoj el la tuta mondo atendas vin.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.
Itala Esperantista Junularo - Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012