Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

UEA che Minoritata Forumo de UN

Detaloj

============================================================

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 597
2015-11-27
===========================================================

UEA CHE UN PRI LINGVAJ RAJTOJ, UK KAJ ZAMENHOF-DATREVENO

Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuighintaj Nacioj en Ghenevo (24-25 novembro 2015). Ghia temo estis "Minoritatoj kaj la krimjura sistemo".

Pluraj delegitoj de NRO-oj menciis la problemon de lingva barilo, kiu kauzas  malatenton au nefakan, malprofundan traktadon de juraj kazoj koncerne minoritatajn civitanojn. La reprezentantoj de UEA intershanghis spertojn kaj diskutis pri kunlaborebloj kun reprezentantoj de organizajhoj, kiuj traktis ankau lingvajn problemojn en siaj alparoloj.

En la dua tago Keller intervenis pri la 4-a punkto de la tagordo "Malfacilajhoj de la krimjuraj sistemoj por kontentigi la bezonojn kaj postulojn de minoritatoj". Li atentigis pri la graveco konsideri la lingvajn aspektojn de la interago kun membroj de minoritatoj, en chiuj situacio, nivelo kaj agtereno de la justica-polica sistemo. Kiel viktimoj de krimoj,  minoritatanoj ofte ne ricevas sufiche da atento flanke de tiuj autoritatoj, parte pro komunikaj, lingvaj malfacilajhoj. Keller akcentis la neceson aldoni en la fina dokumento de la Forumo postulojn pri lingvaj konsideroj koncerne la tutan komunikadan procezon kun minoritatanoj dum juraj traktadoj.

Memorigante pri la oficiala statuso de UEA che UN kaj Unesko, Keller menciis la fakton, ke UEA ne nur subtenas la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indighenaj popoloj, sed ghi ankau proponas solvon por la justa komunikado inter diversetnanoj: la uzon de Esperanto, la vere internacia lingvo.

En sia parolado Keller informis ankau pri la 101-a UK, okazonta en julio 2016 en Nitro, Slovakio, kun la temo "Socia justeco – lingva justeco", kiun traktos en Esperanto kongresanoj el diversaj etnoj. Shtata delegito de Hungario interesighis pri tiu evento kaj ricevis de Keller pli detalajn informojn.

Keller aparte dankis la interpretistojn kaj la servon skribo-tradukan de alparoloj disponigitan unuafoje en la Minoritata Forumo por surda partoprenanto. En la fino, parolante pri Unesko, li menciis ankau ghian asociighon kun la primemorado de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof en 2017.

Alparolteksto kaj sonregistrajho diverslingve en la retejo:

http://www.linguistic-rights.org/eventoj/
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012