Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nova redaktoro serchata

Detaloj

===========================================================

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 594
2015-11-19
===========================================================

SERCHATA: NOVA REDAKTORO DE "ESPERANTO"

Lau interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de "Esperanto", Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016.

Tial UEA nun invitas kandidatighojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2016; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2016. La redaktan laboron la redaktoro faros chefe en sia loghloko. Tamen, estus avantagho se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de aprilo en la Centra Oficejo por pli funde konatighi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), jhurnalisman au redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serchas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesighas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

Por kandidatighi, oni sendu al la Ghenerala Direktoro de UEA (Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatighi;
- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano, kaj pri la movada rolo de la revuo en la interreta epoko;
- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/au movade;
- lauplache, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn au movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la CO ghis la 31-a de januaro 2016 – oni elektos unu au pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012