Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

FEJ festos sian duan datrevenon -- salutmesaĝoj alvokataj!

Detaloj
Gesinjoroj,
Hej!
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) havos sian duan datrevenon la venontan 19-an de septembro. Okaze de la grava tago, ĝiaj membroj havos kunvenon, en kiu ili refondos kaj konkretigos la organizon per definitivigi sian Statuton kaj elekti la Estraron.
Temas pri vere historia evento por la filipina Esperanto-movado, ĉu ne? Vi povas havi la oportunon solidari kaj kunfesti kun ni -- sendante viajn salutojn! Sendu viajn salutmesaĝojn, ĉu tekste aŭ bilde, al la retadreso admiTiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin..
Aŭ ĉu vi volas registri videomesaĝon? Nur alŝutu ĝin al nia fejsbuka paĝo aŭ aliri nin ĉe Skype: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin..
Viaj mesaĝoj estos certe laŭtlegotaj aŭ montrotaj al la membroj.
Bonvolu sendi ĉiujn mesaĝojn plej malfrue ĝis la 18-a de septembro. Ni atendas viajn kontribuojn, kaj ni antaŭdankas!
Amike,
Albert Stalin Garrido
Ĝenerala Sekretario, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012