Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Ĵus finiĝas la 8-a Mezorienta (kaj Nordafrika) Kunveno

Detaloj

Ĵus finiĝas la 8-a Mezorienta (kaj Nordafrika) Kunveno

Mi estas ankoraŭ en la flughaveno de Tuniso, dum mi skribas, kaj la dua ekskursa tago nun okazas. Ĝi estis unu el la plej sukcesaj kunvenoj kun kvindeko da partoprenantoj, inter kiuj grupego (25) da junaj kaj entuziasmaj arabaj ekesperantistoj. Vere la unuan fojon estis tiom da araboj el Tunizio sed ankaŭ el Alĝerio kaj Maroko. Ili amuziĝis en kurso por ili de Rafael Mateos kaj Annie Grente, dum la maljunaj kaj mezjunaj eŭropaj partoprenantoj aŭskultis siajn mezjunajn prelegojn kaj luktis kontraŭ komputilaj malfacilaĵoj.

Mi volas danki ĉiujn, kiuj malgraŭ ĉio, kuraĝis partopreni kaj eĉ viziti la muzeon Bardo. Tio estas konkreta signo de solidareco kun tunizianoj kaj praktika montro de nia celo, paco, kiu en bela araba skribo ornamis ĉiujn niajn insignojn kaj dokumentojn. Lokaj asocioj kaj instancoj dankis per siaj vizitoj kaj akompano dum ekskurso al la malnova urboparto de Hamamato. (La debato pri esperantigo de la nomo Hamameto/Hamamato ankoraŭ daŭras. Temas pri io de la speco Firenco/Florenco.)

Komprenemon meritas ankaŭ tiuj, kiuj ja deziris partopreni, sed estis malhelpataj de flugkompanioj, kiuj haltigis siajn flugojn al Tunizio kaj de registaroj, kiuj deklaris Tunizion danĝera vizit-loko. Mi detenas min de komentoj pri la saĝeco kaj la agoj de la tiel nomata “internacia komunumo”.

Aliflanke nun mi havas la senton, ke finfine la kondiĉoj ŝajnas maturaj por la kreo de Tunizia Esperanto-Junularo.

Ĉio bela finiĝas sed ankaŭ rekomenciĝas. Oni decidis okazigi la venontan Mezorientan Kunvenon en Turkujo venontan jaron (datoj kaj loko en Kapadokio baldaŭ anoncotaj) kaj reveni al okcidenta Arabujo (Alĝerio aŭ Maroko) la postan jaron!

Mi ne povas fini sen granda dankon al Dorota Pariszek, kiu venas el Bjalistoko sed vivas kaj agas en Tunizio. Ŝi estis ne nur la ĉefa organizanto sed ankaŭ la animo de la tuto.

Renato Corsetti     

 ~~

renato.corsetti

Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012