Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

ESPERANTO – KIEL FAMILIA LINGVO

Detaloj

Personaj konatiĝoj, renkontiĝoj pere de Esperanto ofte rezultas geedziĝon...

Ĉe tiuj internaciaj geedziĝoj – sekvante la vojon de la plej facila solvo – dum iu tempo hejme oni uzas Esperanton, kaj ankaŭ la naskiĝontaj infanoj aŭtomate ellernas ĝin. Por ili Esperanto estas iuspeca "familia komunika lingvo" - apud la aliaj uzataj lingvoj. Tiuj infanoj kompreneble parolas la lingvon de sia loĝlando, kaj ili ofte ellernas ankaŭ la lingvojn de gepatroj.

La nocio kaj nivelo de "familia lingvo" ne estas la sama kiel "lingvoscio kun gepatra nivelo" (= tre alta nivelo), ja la familia lingvo rilatas kutime nur al la persona kontaktado kaj informinterŝanĝo, tamen ĝi estas simile grava por la anoj de tiu komunumo, ja ĝi apartenas al ilia propra personeco.

La familioj uzantaj hejme Esperanton organizas eĉ ĉiujaran kunvenon, komunan feriadon. La ĉi-jara aranĝo "Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF" okazos en la centro de Eŭropo, en Hungario, inter 15-26-a de julio, apud la urbo Esztergom.

Interesa, nova videoregistraĵo ĉe https://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI montras intervjuon kun ses junuloj, uzantaj Esperanton en familia medio ekde sian naskiĝo. La filmeto havas subtekstigitan tradukon en 27 lingvoj.

Kiam oni rakontas pri Esperanto al eksterulo, indas doni retejan adreson kun nacilingva enhavo por eventualaj pliaj informoj.

Szilvási László

Postskribo: La mesaĝo estas verkita lige al la internacia tago de la gepatra lingvo la 21-an de februaro...

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012