Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

Detaloj

La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” en 1998 iniciatis
ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis
reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj
sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin
sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker,
Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001),
Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004),
Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007),
Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),
Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012). Mark Fettes (2013).

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la
Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro
la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en
ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio
2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de
Esperanto okazonta en 2015.

Koran gratulon al Mireille Grosjean!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2014/12/grosjean/

Halina Gorecka,
sekretario

----------
La retejo por vi: http://sezonoj.ru/

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012