Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

PLI OL 5000 SHATAS UEA EN FACEBOOK

Detaloj
===================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 563
2014-12-13
===================================

PLI OL 5000 SHATAS UEA EN FACEBOOK

La nombro de shatantoj de la pagho de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaghlibro") superis 5000 la 12-an de decembro. La pagho estis kreita la 5-an de novembro 2009.

Kun 762 shatantoj Brazilo daure estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (433). Pli ol 100 shatantoj estas ankau en Francio (249), Hispanio (222), Italio (215), Pollando (211), Meksiko (161), Litovio (144), Germanio (142), Rusio (131), Argentino (130) kaj Hungario (114). Rimarkindan salton en la statistiko faris Litovio, kiu en duona jaro preterpasis Germanion kaj Rusion. Cetere la ordo de la landoj restas sama jam de longe.

En la statistiko de urboj Rio-de-Jhanejro tenas la unuan lokon kun 102 shatantoj, dum Vilno superis kun 92 shatantoj San-Paulon (78), kiu longe certigis ankau la duan lokon por Brazilo. Sekvas Budapeshto (55), Bonaero kaj Parizo (po 52), Meksikurbo (44), Hanojo kaj Moskvo (po 42), Braziljo kaj Madrido (po 37), Barcelono (36) kaj Londono, Romo kaj Varsovio (po 33).

La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la shatantoj estas viroj kaj 28% virinoj (la sekso de 1% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 30% virinoj (sekso de 4% ne konata).

La UEA-komunumo en Facebook estas tre juneca. Unu el ses shatantoj (17,5%) aghas malpli ol 25 jarojn; che la individuaj membroj de la Asocio nur unu el dudek (5,2%). Kvarono (24%) aghas 25-34 jarojn (6,2%), 18% estas 35-44-jaraj (7,4%), 29% estas 45-64-jaraj (32%), kaj 11% aghas pli ol 64 jarojn (39,8%). Char inter la individuaj membroj la agho de 9,3% ne estas konata kaj en Facebook temas nur pri 0,5%, la aghdistribuoj ne estas rekte kompareblaj. Estas tamen klare, ke la UEA-komunumo en Facebook estas mezume multe pli juna ol la kotizanta membraro.

* * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012