Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Fina venko simple demando de sufiĉaj financaj rimedoj

Detaloj

Mi multe analizis, kaj fine mi venis al la konkludo, ke la realigo de fina venko estas ja nuntempe simpla demando de sufiĉaj financaj rimedoj. Mi tial kreis planon (same kiel tion faras komercisto, kiu havas simplan komercan projekton) – elirante de la fakto, ke por „venkigi“ Esperanton ne necesus tuj esperantigi la tutan homaron. Sufiĉas, ke ni atingu tiel nomitan „kritikan kvanton“.

Estas facile konstatebla (kion ankaŭ konfirmas enketo, kiun Lu faris en la fejsbujgrupo Esperanto), ke pli ol 90% de la plurjaraj esperanto-parolantoj regas la lingvon el ĉiuj lernitaj fremdaj lingvoj plej bone! Do per alia vorto, kiam iu lernas Esperanton, la verŝajneco estas tre granda, ke post relative malmulte da tempo Esperanto estas la lingvo, kiun tiu persone plej bone mastrumas. – Se ni nun sukcesas, ke en certa loko kritika kvanto de la aktiva loĝantaro scipovas Esperanton, tio estas proksimume 2 elcentoj, tiam la deziro lerni la lingvon de si mem enorme kreskas.

Mi fakte antaŭvidas modelon de Esperanto-centroj en ĉiuj gravaj urboj de la mondo, kiuj samtempe funkciu kiel servoentreprenoj por plej diversaj servoj (al pagipova ne-esperantista klientaro ĉefe) – tiuj centroj ofertu servojn, komencante pere de retkafejo, linjgvokursoj (ne nur por Esperanto), librejoj (ne nur por Esperanto), restoracioj, hoteloj, reta esperanto-tv, vojaĝagentejoj, konsilejoj por internaciaj rilatoj kaj komerco, lernejoj por infanoj sed ankaŭ por plenkreskuloj, retservoj, ĉiĉeronado ktp. ktp. - la eblecoj estas multnombraj – tiuj centroj estu mondskale ligitaj, Esperanto estas la interna ligilo, kaj de la homoj, kiuj laboras tutmonde por la entrepreno devige devas scipovi la lingvon. – Estas tute evidenta, ke la estiĝo de tia tutmonde videbla entrepreno multe altigas la prestiĝon de Esperanto, peras fine monrimedojn, kiuj helpas financi vastan varbadon por la lingvo.

El mia analizo rezultis, ke precipe en afrikaj, latinamerikaj kaj aziaj landoj ĉirkaŭ tiaj centroj rapide ariĝos granda amaso da lernantoj de nia lingvo, samtempe la el tio rezultanta kresko de ebloj praktiki nian lingvon ankaŭ en Eŭropo kaj Usono forte kreskigos la interesiĝon pri nia lingvo. Mi tiam komencis fari kalkulon kaj venis al la konkludo ke la kostoj de tia entrepreno estus je proksimume duona miliardo da Eŭroj por ke ĝi atingu la kritikan kvanton, ke poste ankaŭ la konkurenco vole ne vole ankaŭ devas utiligi Esperanton. Por tion realigi fakte estus bezonata kapitalo de proksimume 200 milionoj de Eŭroj. La cetera mono tiam la entrepreno jam generos mem. Mi antaŭvidas, ke kiam la tuto iam ekfunkcias, tiam post la daŭro de proksimume 5 jaroj la tuta entrepreno komencos redoni la monon, tio signifas, ke antaŭvideble post proksimume 10 jaroj oni povas atendi la rericevon de la tuta investita kapitalo kaj poste fakte netan profiton.

Estas ankaŭ tute memevidenta, ke kiam Esperanto akiris certan pozicion aliaj simple aliĝos tute sen idealismo pro la simpla ekonomia bezono. Kaj nur tio estas la momento, ke ankaŭ la politikistoj enkondukos Esperanton. Ne ĉar ili ŝatas ĝin, sed ĉar ili bezonos ĝin!

Nun fakte estas du vojoj por atingi tian celon: Unu estas simple revi, ke unu el la grandaj monhavantoj en la mondo vidos la ŝancon de tiu projekto de “Esperanto”-Servo-Entrepreno tutmonda kaj pretas mem investi la necesan sumon. – Memkompreneble, konstatante, ke ekzistas sur nia terglobo proksimume 2000 personoj, kiuj ja disponas pri la necesa kapitalo, tio ne estas absolute senŝanca – necesus ja “nur” ke oni trovu tiun solan idealiston el tiuj 2000, kiu al si diras: “Nu –ĉiukaze mi ne prenos mian monon al mia tombejo, mi povas tion ja riski – se mi sukcesas mi fariĝos same eternviva kiel la konstruintoj de la piramidoj en Egipto aŭ Meksiko.” – Tamen, tio ja estas loterio. Ebla, sed malcerta kiel gajno en loterio. Tial mi proponas alian vojon: Ni konservu la vizion havu tiun planon, sed tiam ni faru same, kiel tiuj frenezuloj, kiuj dum mezepoko ekzemple en Kingsbridge havis la iedon konstrui katedralon: Ni simple komencu per tio, kio ni havas. Tiuj homoj sciis, ke ili sukcesus, se la reĝo ilin financus – sed ili ne atendis, ke iu reĝo financu, sed simple ekkonstruis. Kaj kiam la bazaj muroj subite videblis la reĝo de si mem pretis subteni! -

Estas fakte diversaj kampoj, en kiuj ni esperantistoj dank al nia tutmonda kontaktreto ja havus grandajn ŝancojn krei entreprenojn aŭ entreprensimilajn asociojn. Certe en turismo estas ebleco, aliaj eblecoj estas en tradukado, en retaj servoj, en informservoj. Ni tamen ne limigu plu niajn servojn al esperanto-parolantoj! La potencialaj klientoj de niaj servoj estos ĉiu-ajn homo sur la terglobo!

Estas fakto, ke se niaj entreprenoj komerce sukcesas, tiam poste de si mem venos mondonantoj! Kion ni devas ŝanĝi en nia labormaniero estas, ke Esperanto en tiu komerco ne estas la celo sed nur rimedo por atingi la celon!

La disvastigo de Esperanto fakte en tia agadmaniero estas nur la kromefiko de nia komerco, per kiu ni pergajnos monon. Estas ankaŭ grava, ke ni konsciu pri la kvalito de nia laboro. Bedaŭrinde en la Esperanto-movado oni ofte pretas akcepti fuŝan agadon, nur ĉar ĝi estas en Esperanto. Tio devas ŝanĝiĝi! Ni devas profesie labori kaj tio signifas, ke nia laboro devas esti altkvalita. Se do UEA mem (aŭ pere de esperantista entrepreno ekster UEA sed ligita al ĝi) ekzemple peros hotelrezervado-servon en la tuta mondo, tiam tiu servo devas esti sambona aŭ eĉ plibona ol la jam ekzistantaj servoj. Simile kiam temas pri la retoplatformo, kiun Mark Fettes ja planas: Tia retoplatformo povus fariĝi konkurenco al fejsbuko (memkompreneble nur, se ni ne limigiĝu al Esperanto!). Kaj tiam tia platformo fine ne nur kostu, sed ankaŭ kreu enspezojn.
 
Do – mi konscias, ke en tiuj pensoj enestas nun multe da nematuraj ideoj, kelkaj tre ambiciaj ideoj – tamen ili ne estas pli ambiciaj ol la ideo de Zamenhof krei komunan lingvon por la tuta homaro. – Esperanto sukcesis disvastiĝi mondskale (ni povas mem kontroli, ke ekzemple en fejsbuko membras videble pli ol 300 000 Esperanto-parolantoj), kaj tio sen grava financa subteno de registaroj kaj eĉ kontraŭ granda politika rezisto ja eĉ persekutoj! Se ni konsideras ĉiujn obstaklojn, kiuj estis metitaj kontraŭ Esperanto, tiam fakte ĉiu pragmatika analizanto, kiu devus fari prognozon, venas al la rezulto, ke ja Esperanto neniam povis postvivi ĝis hodiaŭ. La malo estas la realo! Se ni ne havas grandajn ambiciojn, tiam ni ne atingos ion! – Ni estu malmodestaj, kiel tiuj kamparanoj kaj monaĥoj kiuj praktike sen rimedoj iam komencis en eta vilaĝo la konstruon de katedralo!

Amike, Didi

la aŭtoro kontakteblas per retadreso didi (ĉe) esperanto (.) ch aŭ per Jarlibro kie li troviĝas sub la svizlanda urbo Uster)
 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012