Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Unika futbalmatĉ​o dum la 99-a UK

Detaloj
Argentinaj esperantistoj trovis manieron por aperigi Esperanton en sportaj ĵurnaloj kaj gazetoj en ĉi tiuj tagoj de futbala furoro: en la kadro de la 99-a Universala Kongreso okazonta en Bonaero ili okazigos futbalan matĉon inter la Esperanto-teamo kaj Armen-devena argentina teamo. La venkonta teamo ricevos la "Pokalon de la Internacia Amikeco".

La teamo Esperanto ekde nun havas lokon en la monda futbala movado. 11 ludantoj reprezentos la Esperantan movadon en la oficiala matĉo kadre de la Universala Kongreso de Esperanto 2014 kaj CSANF (Suda-Amerika Konsilio pri Novaj Federacioj), kiu proponos la Esperantan Teamon al la NF-Board kaj ConIFA (mondaj federacioj pri novaj teamoj).
Ni serĉas futbalajn ludantojn. Ne gravas, ĉu vi jam ludis profesie aŭ ne. Vi povas fariĝi parto de nia teamo! Sabate la 26an de julio posttagmeze, okazos elekto de la partoprenontoj por la matĉo.
 
La teamo Esperanto konsistos el 11 ludantoj selektotaj inter la kongresanoj kaj reprezentos la tutmondan Esperanto-movadon. La matĉon aŭspicios la CSANF (Sud-Amerika Konsilio pri Novaj Federacioj), kiu kandidatigos la novan teamon por membriĝi ĉe NF-Board kaj ConIFA. Ili estas internaciaj asocioj de futbalaj komunumaj, amatoraj teamoj kiuj oficiale ne apartenas al FIFA. Kelkaj el ĉi tiuj teamoj reprezentas teritoriojn kiuj ne estas agnoskitaj de ŝtatoj, ekzemple: Norda Kipro, Laponio, Valonio, Cigana Nacio, ktp. Aliaj el ili reprezentas personojn ligitajn inter ili nur per lingvo, ekz. Okcitanio. Tiuj asocioj organizas alternativajn mondpokalojn. La kandidatigo de Esperanto al NF-BOARD kaj ConIFA povos efektiviĝi nur post la okazo de matĉo laŭ la oficialaj reguloj por piedpilko (90-minuta matĉo, teamo kun 11 viraj ludantoj, ktp). Komence de la matĉo, Esperanto ricevos atestilon de CSANF pri la oficiala rekono de tiu Konsilio.
 
La matĉo probable ankaŭ ricevos la aŭspicion de la ministerio pri sporto de la Bonaera registaro.
 
Sabaton la 26an de julio posttagmeze, okazos selekto de la partoprenontoj.
 
Informoj de la Kongresa Fako de UEA.

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012